Kariba Maro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
 
[[Biogeografio|Biogeografie]] la suda parto de Kariba Maro estas unu el la 43 maro-[[ekoregiono]]j de la [[Tutmondaj 200]]. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) kaj la [[Nacia Geografia Societo]] pro sia graveco pri la [[naturprotekto]].
 
==Historio==
 
[[File:Columbus landing on Hispaniola adj.jpg|left|thumb|[[Kristoforo Kolumbo]] alteriĝas sur [[Hispaniolo]] en 1492.]]
La nomo "Karibio" estas derivita de la indiĝenaj kariboj, unu el la dominaj indianaj grupoj en la regiono dum eŭropa kontakto okazinta en la fino de la 15-a jarcento. Post la eltrovo de Karibio fare de Kristoforo Kolumbo en 1492, la hispana esprimo ''Antillas'' (antiloj) estis asignita al la teroj; devene de tio, "Maro de Antiloj" estas ofta alternativa nomo por la Kariba Maro en diversaj eŭropaj lingvoj. Dum la unua jarcento da evoluo, la hispana domineco estis senkontesta.
 
[[File:Tulum-Seaside-2010.jpg|thumb|[[Tulum]], [[Majaoj|majaa]] grandurbo sur la marbordo de la Karibio en la ŝtato [[Quintana Roo]] ([[Meksiko]]).]]
La Kariba Maro estis nekonata akvoareo al la loĝantaroj de Eŭrazio ĝis 1492, kiam Kristoforo Kolumbo unue velis en karibajn akvojn serĉe por trovi marvojon al Azio. En tiu tempo la [[Okcidenta Hemisfero]] ĝenerale estis malkonata al eŭropanoj. Sekvante la eltrovon de la insuloj fare de Kolumbo, la areo estis rapide koloniigita fare de pluraj okcidentaj kulturoj (komence [[Hispanio]], kaj pli posta [[Portugalio]], [[Anglio]], la [[Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj]], [[Francio]] kaj [[Danio]]). Sekvante la koloniigon de la karibaj insuloj, la Kariba Maro iĝis okupata areo fare de eŭrop-bazita mara komerco kaj transporto, kaj tiu komerco poste altiris [[piratado]]n.
 
Hodiaŭ la areo estas hejmo al 22 insulteritorioj kaj al limoj de 12 kontinentaj landoj. Pro la abundo de sunbrilo, jar-rondaj tropikaj temperaturoj moderigitaj per la preskaŭ konstantaj [[pasato]]j, kaj la bonega gamo da pitoreskaj cellokoj por viziti, dum la dua duono de la 20-a jarcento kaj la komenco de la 21-a, la Kariba Maro iĝis populara loko por [[turismo]].
 
==Notoj==