Borussia Mönchengladbach: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
[[Dosiero:Bm gladbach wappen.svg|maldekstra|eta|<center>historia blazono]]
La klubo havas la emblemajn kolorojn nigro, blanko kaj verdo, kaj komence de la jaro 2012 havis 50&nbsp;000 membrojn. Ĝi aparte konatas pro sia sekcio de vira futbalo, el profesia kaj neprofesiaj viraj kaj aldone multaj knabaj teamoj, sed krome havas ankaŭ sukcesajn sekciojn pri virina futbalo, pri manpilko kaj pri tabloteniso, ĉiuj kun plenaĝaj kaj junulaj teamoj. La unua vira teamo de futbalo en 1965 avancis al la unua germania ligo de futbalo - ''Bundesliga'' - kaj de tiam kontinue
estas unu el la plej bonaj germanaj teamoj de futbalo: ĝis la somero de 2012 ĝi atingis kvin titolojn de naciaj futbalaj ĉampionoj, trifoje gajnis la nacian futbalan pokalon ''DFB-Pokal'' kaj dufoje gajnis la eŭropan trofeon [[UEFA-pokalo]], ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA. En la eterna tabelo de la nacia ligo ''Bundesliga'' la klubo post la sezono 2011/2012/2013 havas la sesan pozicion. La aparte rapida kaj atakema ludmaniero, per kiu la teamo en la [[1970-aj jaroj]] per grandparte aparte junaj futbalistoj dominis la nacian ligon, alportis al ĝi la kromnomon ''Fohlenelf'' - "ĉevalida dekunuopo".
 
Kapitala societo de la nomo ''Borussia VfL 1900 Mönchengladbach GmbH'' vivtenas la sekcion pri profesia futbalo. La kluba estraro laŭ la stato de somero 2012 konsistas el la kluba prezidanto ''Rolf Königs'', el vicprezidantoj ''Siegfried Söllner'' kaj ''Rainer Bonhof'', el ekstrejnisto ''Hans Meyer'' kiel plia estrarano, krome el afergvidanto ''Stephan A.C. Schippers'' kaj sporta direktoro ''Max Eberl''.