Marbirdoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
Linio 42:
====Kleptoparazitado, kadavrado kaj predado de pli altaj vertebruloj ====
 
Tiu ĉiesa kategorio klasigas strategiojn de aliaj marbirdoj kiuj koncernas la venontan ŝtupon de [[trofika nivelo]]. [[KleptoparazitojKleptoparazito]]j estas marbirdoj kiuj dediĉas parton de sia vivstilo por rabi manĝaĵojn el aliaj marbirdoj. Plej famaj, [[fregatoj]] kaj [[rabmevo]]j, uzas kutime tiun kutimaron, kvankam ankaŭ mevoj, ŝternoj kaj aliaj specioj ŝtelas manĝaĵojn oportuneme laŭ la okazo.<ref>Schnell, G., Woods, B & Ploger B (1983) "Brown Pelican foraging success and kleptoparasitism by Laughing Gulls" ''Auk'' '''100''':636–644</ref> Nokta nestokutimo de kelkaj marbirdoj estis pristudita kiel reago kontraŭ la taga premo de tia piratado.<ref>Gaston, A. J., and S. B. C. Dechesne. (1996). Rhinoceros Auklet (''Cerorhinca monocerata''). In ''The Birds of North America, No. 212'' (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.</ref> Kleptoparazitismon oni konsideras kiel ĉefa parto de la dieto de neniu specio, anstataŭe estas krommanĝo sumota al tiu atingita per ĉasado.<ref name = "Burger"/> Pristudo pri [[Granda fregato]] ŝtelanta el [[Maskita naivulo]] supozigas, ke fregatoj povus atingi ĝis 40 % de la bezonata manĝokvanto kaj mezaveraĝe atingas nur 5 %.<ref>Vickery, J & Brooke, M. (1994) "The Kleptoparasitic Interactions between Great Frigatebirds and Masked Boobies on Henderson Island, South Pacific
" ''Condor'' '''96''': 331–340 </ref> Multaj specioj de mevoj manĝas kadavraĵojn de marbirdo aŭ marmamulo kian okazas oportunaĵo kaj same faras la [[Giganta petrelo]]. Ankaŭ kelkaj specioj de albatrosoj eventuale eniras en kadavrado: analizo de vomitaj bekoj de [[kalmaro]]j pruvas, ke multaj el la manĝitaj kalmaroj estis tro grandaj por esti kaptitaj vivaj kaj inkludas ankaŭ speciojn sufiĉe mezprofundajn por esti povitaj atingitaj de albatrosoj.<ref>Croxall, J.P. & Prince, P.A. (1994). "Dead or alive, night or day: how do albatrosses catch squid?" ''Antarctic Science'' '''6''': 155–162.</ref> Kelkaj specioj manĝas ankaŭ aliajn marbirdojn; ekzemple, mevoj, rabmevoj kaj gigantaj petreloj often predas ovojn, idojn kaj etajn marbirdojn el nestokolonioj.<ref>Punta, G, Herrera, G. (1995) "Predation by Southern Giant Petrels ''Macronectes giganteus'' on adult Imperial Cormorants ''Phalacrocorax atriceps''" ''Marine Ornithology'' '''23''' 166-167 [http://www.marineornithology.org/PDF/23_2/23_2_9.pdf]</ref>