Eĥidno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 41 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q185670)
Linio 12:
[[Dosiero:Snake-nymphs Staatliche Antikensammlungen 2100.jpg|thumb|left|Paro da "'''Eĥidno'''j" plenumas ritojn por protekti vitojn, sur [[kilikso]] de ĉ. [[-520|520 a.K.]].]]
 
Eĥidno estis ina [[drako]], kun vizaĝo kaj torso de bela virino (prezentita flugilhave en arĥaikaj vaz-pentraĵoj) kaj serpenta korpo, foje havante ankaŭ vostojn de du serpentoj, same kiel [[Lamio]] kaj aliaj [[drakinoj]]. Ŝi ankaŭ estis foje prezentita, kiel [[Karl Kerenyi]] menciis, farante sanktajn ritojn en vitejo, dum sur la kontraŭa flanko de la vazo aperis kaproj atakante la vitojn. Tiu ktonia Eĥidno verŝajne iĝis protektanto de la vitejoj<ref>[[Karl KerenyKerenyi]]. ''La greka diaro'', paĝ. 51-52.</ref>.
 
Eĥidno unuiĝis al monstra [[Tifeo]], kun kiu ŝi havis sian teruran idaron. Laŭ [[Homero]]<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 2.783.</ref>, ili loĝis en subtera kaverno, en fora lando nomita [[Arimo]], pri kies preciza situo ne estas interkonsento inter la postaj verkistoj kaj fakuloj. Post la venko de [[Zeŭso]] en la [[Tifonomaĥio]], Tifeo estis malliberigita sub la monto [[Etna|Etno]], sed la [[olimpanoj]] permesis Eĥidnon supervivi kun ŝia monstraj gefiloj, kiel defio por estontaj gedioj kaj herooj. Fakte, ŝi iam atakis [[Heraklo]]n en [[Skitioj|Skitio]] (ebla situo de Arimo) kaj ŝtelis liajn ĉevalojn, kiam la heroo trapasis tiun landon por plenumi la taskon pri la oksoj de [[Geriono]]. Kiam la heroo postulis ŝin ilin redoni, Eĥidno promesis tion fari nur se li amoradas ŝin. El tiu unuiĝo naskiĝis [[Agatirso]], [[Gelono]] kaj [[Skito (mitologio)|Skito]], la unua reĝo de Skitio, pro tio ke nur li sukcesis pretigi la arkon de sia patro<ref name="H">[[Herodoto]]. ''Historioj'', 4.8-10,</ref>.