Nitrata acido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
'''Nitrata acido''' (HNO<sub>3</sub>) estas senkolora, fumanta, tre kaŭstika [[fluidaĵo]] kun frostpunkto de –42 kaj [[bolpunkto]] de 83&nbsp;°C. Ĝi estas ofte uzata laboratoria reagento kaj grava industria kemiaĵo: oni uzas ĝin por produkto de kemisterko, eksplodaĵoj. Ĝi estas venena materialo, kaŭzas brulvundojn.
 
Jam la [[alkemio|alkemiistoj]] produktis kaj uzis la nitratan acidon. Oni pli poste aplikis la simplan laboratorian metodon de germana kemiisto [[Johann Rudolf Glauber]] (1648): oni produktis ĝin per komuna varmigo de kalia nitrato kaj sulfura acido. [[Antoine-Laurent Lavoisier]] en 1776 pruvis, ke la ænitrata acido entenas [[oksigeno]]n kaj en 1816 [[Joseph-Louis Gay-Lussac]] kaj [[Claude- Louis Berthollet]] klarigis ties kemian konsiston.
 
Hodiaŭ oni produktas la nitratan acidon per [[katalizo|kataliza]] oksidado de [[amonio]]. La procedon ellaboris la germano [[Wilhelm Ostwald]] en 1901. Oni oksidas la amoniogason per aero aŭ oksigeno al nitrogena monoksido, poste al nitrogena dioksido ĉe ĉeesto de [[plateno]]reta katalizatoro. Oni kondukas la nitrogenan dioksidon en akvon por estigi nitratan acidon. Oni povas forigi la akvon el la estiĝanta solvaĵo (kiu entenas 50–70-mas-procente acidon) per sulfuracida distilado.