Katolika Eklezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e sudeŭropaj
Linio 113:
=== Reformacio kaj kontraŭreformacio ===
La internaj malkonsentoj, la troa sekulara povo de la Eklezio, la koruptado kaj la senrespondecaj kaj skandalaj sintenoj de la Papo kondukis al serio de kritikoj, ne nur ekstere sed ankaŭ interne de la Eklezio, kiuj fine kondukos al la plej grava skismo, la [[Reformacio]].
[[Dosiero:Luther46cMartin_Luther,_1529.jpg|eta|200px|Marteno Lutero]]
[[John Wyclif]] kaj [[Jan Hus]] kreis la unuan el nova serio de seninterrompaj religiaj perspektivoj kiuj defiis la eklezion. La [[Koncilio de Konstanco]] ([[1414]]-[[1417]]) kondamnis Hus kaj ordonis lian ekzekuton, sed ne povis malhelpi la [[husmovado|Husanajn Militojn]] en [[Bohemio]]. En [[1509]], la akademiulo [[Erasmus]] verkis la libron [[Laŭdo de l' Stulteco]]<ref name="Norman86">Norman, p. 86</ref>, kiu vaste kaptis maltrankvilon ĉirkaŭ korupto en la eklezio. La Koncilio de Konstanco, [[Koncilio de Bazelo]] kaj la [[Kvina Laterana Koncilio]] provis ĉion por reformi la internan eklezion sed malsukcesis<ref>Bokenkotter, p. 201</ref>. Riĉaj, potencaj kaj sekularaj viroj kiel Rodrigo Borgia ([[Aleksandro la 6-a]]) povis venki en elekto al la papofico<ref name="Duffy149">Duffy, p. 149</ref>. Sekvata de [[Julio la 2-a]], li mem prezentiĝis kiel sekulara princo<ref>MacCulloch, ''The Restoration'', p. 41</ref>. En [[1517]], [[Marteno Lutero]] sendis siajn ''[[Naŭdek kvin tezoj]]n'' al pluraj episkopoj<ref name="Bokenkotter215">Bokenkotter, p. 215</ref>. Liaj disertaĵoj protestis kontraŭ ĉefaj punktoj de katolika doktrino same kiel kontraŭ la vendo de indulgoj<ref name="Bokenkotter215"/>. En [[Svislando]], [[Zvinglo]], [[Kalvino]], kaj aliaj forte kritikis la katolikan doktrinaron. Tiuj protestoj kaj defioj evoluis al ampleksa eŭropa movado nomata "[[Reformacio]]"<ref name="Bokenkotter223">Bokenkotter, pp. 223–224</ref>.