Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

3 195 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
====Akiro de Akvitanio fare de la Karolidoj====
{{Ĉefartikolo|Islama invado de Iberio}}
La latinlingvaj kronikoj pri la fino de la [[Hispania]] regno de Visigotoj estas ege fuŝaj kaj kontraŭdiraj.<ref>{{harvnb|Collins|2004|pp=130–131}}, "The sequence of events&nbsp;... has not been assisted by the tendency of the historians to take all the information&nbsp;... from all the available sources and combine it to produce a single synthetic account&nbsp;... As a rule of thumb, reliability, and also brevity of narrative, are usually in direct proportion to chronological proximity."</ref> La [[Islamo|islamaj]] fontoj, tamen, prezentas pli koheran rigardon, kiel ĉe ''Ta'rikh iftitah al-Andalus'' ("Historio de la konkero de al-Andalus") de [[Ibn al-Kutija]] (nomo kiu signifas "la filo de la Gota virino," reference al nepino de la lasta reĝo de la tuta Visigota Hispanio, kiu edziĝis al islamano). Ibn al-Kutija, kiu havis alian, multe pli longan nomon, devis esti fida je iu grado al familia parola tradicio.
 
Laŭ Ibn al-Kutija,<ref>{{harvnb|James|2009|p=49}}.</ref> la lasta Visigota reĝo de unuigita Hispanio mortiĝis antaŭ siaj tri filoj, nome Almundo, Romulo, kaj Ardabasto, atingis maturecon. Ties patrino estis regentino ĉe [[Toledo (Hispanio)|Toledo]], sed [[Rodrigo]], armea stabestro, estris ribelon, kaj kaptis [[Kordovo (Hispanio)|Kordovon]]. El ĉiaj eblaj rezultoj, li elektis trudi kunecan regadon super distingaj jurisdikcioj al ties veraj heredantoj. Pruvo de iela divido estas la distribuado de moneroj stampitaj laŭ la nomo de ĉiu reĝo kaj la propra listo de reĝoj.<ref>{{harvnb|Collins|2004|pp=131–132}}.</ref> Vitizo estis sukcedita de Rodrigo, kiu reĝis dum sep kaj duona jaroj, sekve de iu Aĥila (Akila), kiu reĝis tri kaj duonan jarojn. Se la regado de ambaŭ finis per la invado de la islamanoj, tiam Rodrigo ŝajne reĝis kelkajn jarojn antaŭ la matureco de Aĥila. La regno de tiu lasta estus plej verŝajne nordorienta, dum Rodrigo ŝajne regis la reston, ĉefe Portugalion.
 
La islamanoj trapasis la montojn por postuli la [[Septimanio]]n de Ardo, nur por trafi la vaskan dinastion de Akvitanio, ĉiam aliancanoj de la Gotoj. [[Odo la Granda]] de [[Akvitanio]] estis dekomence venka ĉe la [[Batalo de Tuluzo (721)|Batalo de Tuluzo]] en 721.<ref>{{harvnb|Douglass|Bilbao|2005|p=40}}.</ref> La islamaj trupoj laŭgrade amasiĝis en Septimanio kaj en 732 avancis al Vaskonio, kaj Odo estis venkita ĉe la [[Batalo de la Rivero Garono]]. Ili kaptis [[Bordozo]]n kaj estis avancintaj al [[Tours]] kiam Odo, senpova haltigi iiln, alvokis sian malamikegon, [[Karlo Martel]], majordomo de la Frankoj. En unu el la unuaj famaj marŝoj pri kiuj la karolidaj reĝoj famiĝis, Karlo kaj lia armeo aperis survoje de la islamanoj inter Tours kaj [[Poitiers]], kaj en la [[Batalo de Tours]] solvis la aferon de la islama avanco al Eŭropo. La maŭroj estis venkitaj tiom definitive, ke ili retiriĝis trans la montoj Pireneoj, kaj neniam revenis, lasante Septimanion kiel parto de Francio.<ref>[http://www.britannica.com/EBchecked/topic/107383/Charles-Martel Charles Martel], Encyclopædia Britannica</ref> Odo devis pri tio pagi la prezon de sia aliĝo al la regno de Karlo, nome decido kiu estis malagrabla kaj por li kaj por liaj heredantoj.
 
===Reĝo===
186 347

redaktoj