Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 51:
===Akvitanio===
{{Ĉefartikolo|Akvitanio}}
 
[[File:Charlemagne denier Tours 793 to 812.jpg|thumb|upright|[[Denaro]] el la epoko de Karlomagno, [[Tours]], 793–812]]
Heredo de la landoj iam sub romia [[juro]] (''ius'' aŭ ''iustitia'') reprezentis ne nur transmito de posedaĵoj kaj privilegioj sed ankaŭ la altiĝo kaj devoj ligitaj al la heredo. Pepino je sia morto estis en proceszo konstrui imperion, nome malfacila tasko:<ref>{{harvnb|Russell|1930|page=87}}.</ref><blockquote>"Tiam, konstrui regnon el agregaĵo de malgrandaj ŝtatoj estis per si mem de ne granda malfacilo&nbsp;... Sed teni la ŝtaton netuŝite post esti formita estis kolosa tasko&nbsp;... Ĉiuj el la minoraj ŝtatoj&nbsp;... havis sian malgrandan suverenecon&nbsp;... kiu&nbsp;... donis al si ĉefe por&nbsp;... luktadi, rabadi kaj piratadi."</blockquote>
 
Linio 59 ⟶ 61:
====Akiro de Akvitanio fare de la Karolidoj====
{{Ĉefartikolo|Islama invado de Iberio}}
[[File:Friedrich Kaulbach - Krönung Karls des Großen.jpg|thumb|300px|Imperia kronigo de Karlomagno, de [[Friedrich Kaulbach]], 1861]]
La latinlingvaj kronikoj pri la fino de la [[Hispania]] regno de Visigotoj estas ege fuŝaj kaj kontraŭdiraj.<ref>{{harvnb|Collins|2004|pp=130–131}}, "The sequence of events&nbsp;... has not been assisted by the tendency of the historians to take all the information&nbsp;... from all the available sources and combine it to produce a single synthetic account&nbsp;... As a rule of thumb, reliability, and also brevity of narrative, are usually in direct proportion to chronological proximity."</ref> La [[Islamo|islamaj]] fontoj, tamen, prezentas pli koheran rigardon, kiel ĉe ''Ta'rikh iftitah al-Andalus'' ("Historio de la konkero de al-Andalus") de [[Ibn al-Kutija]] (nomo kiu signifas "la filo de la Gota virino," reference al nepino de la lasta reĝo de la tuta Visigota Hispanio, kiu edziĝis al islamano). Ibn al-Kutija, kiu havis alian, multe pli longan nomon, devis esti fida je iu grado al familia parola tradicio.
 
Linio 64 ⟶ 67:
 
La islamanoj trapasis la montojn por postuli la [[Septimanio]]n de Ardo, nur por trafi la vaskan dinastion de Akvitanio, ĉiam aliancanoj de la Gotoj. [[Odo la Granda]] de [[Akvitanio]] estis dekomence venka ĉe la [[Batalo de Tuluzo (721)|Batalo de Tuluzo]] en 721.<ref>{{harvnb|Douglass|Bilbao|2005|p=40}}.</ref> La islamaj trupoj laŭgrade amasiĝis en Septimanio kaj en 732 avancis al Vaskonio, kaj Odo estis venkita ĉe la [[Batalo de la Rivero Garono]]. Ili kaptis [[Bordozo]]n kaj estis avancintaj al [[Tours]] kiam Odo, senpova haltigi iiln, alvokis sian malamikegon, [[Karlo Martel]], majordomo de la Frankoj. En unu el la unuaj famaj marŝoj pri kiuj la karolidaj reĝoj famiĝis, Karlo kaj lia armeo aperis survoje de la islamanoj inter Tours kaj [[Poitiers]], kaj en la [[Batalo de Tours]] solvis la aferon de la islama avanco al Eŭropo. La maŭroj estis venkitaj tiom definitive, ke ili retiriĝis trans la montoj Pireneoj, kaj neniam revenis, lasante Septimanion kiel parto de Francio.<ref>[http://www.britannica.com/EBchecked/topic/107383/Charles-Martel Charles Martel], Encyclopædia Britannica</ref> Odo devis pri tio pagi la prezon de sia aliĝo al la regno de Karlo, nome decido kiu estis malagrabla kaj por li kaj por liaj heredantoj.
 
Post la morto de lia filo, [[Hunaldo de Akvitanio|Hunaldo]] alianciĝis kun la libera [[Lombardio]]. Tamen, Odo estis ambigue lasinta la regnon kunece al siaj du filoj, Hunaldo kaj Hatto. Tiu lasta, fidela al Francio, nune militiris kontraŭ sia frato pro la tuta posedo. Venkinta, Hunaldo blindigis kaj enprizonigis sian fraton, sed li suferis konsciencriproĉojn kaj eniris en eklazio kiel monaĥo pentita laŭ la karolidaj fontoj.<ref> La historio, origine rakontita en [[Annales Mettenses priores]], estis rerakontita en {{cite book | title=Western Europe in the eighth century & onward | first=Edward Augustus | last=Freeman | first2=T Scott | last2=Holmes | location=London, New York | publisher=Macmillan and Co. | year=1904 | page=74}}</ref> Lia filo [[Vaifro de Akvitanio|Vaifro]] frue prenis heredon, iĝis duko de Akvitanio, kaj ratifis la aliancon kun Lombardio. Vaifro decidis honori ĝin, ripetante la decidon de sia patro, kion li justigis asertante, ke ĉiu ajn interkonsento kun Karlo Martel senvalidiĝis post la morto de Martel. Kiam Akvitanio iĝis tiam heredo de Pepino, la juna Karlo, forpelis Vaifron, kiu povis nur fari gerilan militon, kaj ekzekutis lin.<ref>{{harvnb|Russell|1930|p=88}}.</ref>
 
Inter la trupoj de la Franka Armeo estis anoj el [[Bavario]] sub [[Tasilo la 3-a (Duko de Bavario)]], nome el Agilofingoj, hereda Bavaria reĝa familio. [[Grifo]] estis instalinta sin kiel Duko de Bavario, sed Pepino anstataŭis lin per membro de la reĝa familio ankoraŭ infano, nome Tasilo, kies protektanto li iĝis post la morto de lia patro. La fideleco de Agilolfingoj estis ĉiam pridisputita, sed Pepino petis nombrajn ĵurojn el Tasilo. Tamen, tiu lasta edziĝis al [[Liutperga]], filino de [[Desiderio]], reĝo de [[Lombardio]]. Je problema momento enmilite Tasilo kun ĉiuj siaj bavaroj lasis la batalkmapon. For el atingo de Pepino, li malakceptis ĉiajn fidelojn al Francio.<ref>{{harvnb|McKitterick|2008|pp=118–125}}.</ref> Pepino ne povis reagi ĉar li malsaniĝis kaj post kelkaj semajnoj post la ekzekuto de Vaifro li mem mortiĝis.
 
La unua evento de la regado de la fratoj estis ribelo de Akvitanoj kaj [[Gaskonoj]], en 769, en tiu teritorio disigita inter la du reĝoj. Unu jaron antaŭe, Pepino estis finfine venkinta super [[Vaifro de Akvitanio|Vaifro]], [[Duko de Akvitanio]], post detrua, dekjara milito kontraŭ Akvitanio. Tiam, iu Hunaldo (ŝajne alia ol [[Hunaldo de Akvitanio|Hunaldo]] la duko) kondukis la Akvitanojn tiom for norde kiom ĝis [[Angulemo]]. Karlo kuniĝis al Karloman, sed tiu malakceptis partopreni kaj revenis al Burgonjo. Karlo militiris kondukante sian armeon al [[Bordozo]], kie li setlis fortikaĵon ĉe Fronsac. Hunaldo estis devigita foriri al la kortego de la Duko [[Lupo la 2-a (Gaskonio)|Lupo la 2-a de Gaskonio]]. Lupo, time de Karlo, redonis Hunaldon ŝanĝe al paco, kaj li estis metita en [[monaĥejo]]. Ankaŭ Gaskonaj senjoroj kapitulacis, kaj Akvitanio kaj [[Duklando Vaskonio|Gaskonio]] estis finfine tute submetitaj al la Frankoj.
 
===Reĝo===