Karloman la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Karloman la 1-a''' (naskiĝis en [[751]]; mortis la [[4-an de decembro]] [[771]] en la reĝa sidejo [[Samoussy]]; entombigita en [[Reims]]) estis filo de [[Pipino la pli juna]] kaj frato de [[Karolo la Granda]]. Li regis kiel reĝo de la [[Frankoj]] de [[768]] ĝis [[771]].
 
Karloman estis sanktoleita reĝo en [[754]] de la [[papo]] [[Stefano la 2-a (papo)|Stefano la 2-a]] en la [[baziliko de Saint-Denis]]. Post la morto de Pipino la [[9-an de oktobro]] [[768]] li regis la sudorientan parton de la [[Franka imperio]] (de [[BurgundujoBurgonjo]] kaj [[Akvitanio]] ĝis [[Alemanoj|Alemanujo]]).
 
Karloman edziĝis al la [[lombardoj|lombardino]] [[Gerberga]], filino de la reĝo Desierius kaj de Ansa. Ili havis du gefilojn, Pipino (dokumentita en la jaro [[770]]) kaj duan. Laŭ [[Eduard Hlawitschka]] temus pri la sanktulino [[Ida de Herzfeld]].<ref name="rheinische vierteljahresblaetter"> Rheinische Vierteljahrsblätter, 38, 1974, paĝoj 92 ks. [147 ks.]</ref> Gerberga fuĝis kun siaj du gefiloj post la morto de Karloman al la lombarda imperio kaj petis protekton de sia patro. Post [[772]], post kiam ili estis kaptita de la soldataro de Karolo la Granda, ili ne plu estas menciitaj en historiaj fontoj. Oni supozas, ke ili estis mortigitaj por certigi al Karolo la suverenecon de la tuta franka imperio.