Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

967 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
 
La unua evento de la regado de la fratoj estis ribelo de Akvitanoj kaj [[Gaskonoj]], en 769, en tiu teritorio disigita inter la du reĝoj. Unu jaron antaŭe, Pepino estis finfine venkinta super [[Vaifro de Akvitanio|Vaifro]], [[Duko de Akvitanio]], post detrua, dekjara milito kontraŭ Akvitanio. Tiam, iu Hunaldo (ŝajne alia ol [[Hunaldo de Akvitanio|Hunaldo]] la duko) kondukis la Akvitanojn tiom for norde kiom ĝis [[Angulemo]]. Karlo kuniĝis al Karloman, sed tiu malakceptis partopreni kaj revenis al Burgonjo. Karlo militiris kondukante sian armeon al [[Bordozo]], kie li setlis fortikaĵon ĉe Fronsac. Hunaldo estis devigita foriri al la kortego de la Duko [[Lupo la 2-a (Gaskonio)|Lupo la 2-a de Gaskonio]]. Lupo, time de Karlo, redonis Hunaldon ŝanĝe al paco, kaj li estis metita en [[monaĥejo]]. Ankaŭ Gaskonaj senjoroj kapitulacis, kaj Akvitanio kaj [[Duklando Vaskonio|Gaskonio]] estis finfine tute submetitaj al la Frankoj.
 
La fratoj havis mezvarmajn rilatojn kun helpo de ties patrino Bertrada, sed en 770 Karlo subskribis traktaton kun la Duko Tasilo la 3-a de Bavario kaj edziĝi kun lombarda princino (komune konata nune kile Desiderata), filino de la reĝo Desiderio, por ĉirkaŭi Karlomanon per siaj propraj aliancoj. Kvankam la Papo Stefano la 3-a kontraŭis tiun geedziĝon kun la lombarda princino, li tuj malmulte timis pri Franka-Lombarda alianco.
 
Malpli ol unua jaron post sia geedziĝo, Karlomagno repudiis Desiderata kaj tuj edziĝis al 13-jaraĝa svabia nome Hildegard. La repudiita Desiderata revenis al la kortego de ŝia patro ĉe Pavio. Ŝia patro koleriĝis, kaj klopodis alianciĝi kun Karlomano por venki super Karlo. Antaŭ malfermo de milito tamen Karlomano mortiĝis la 5an de Decembro 771, ŝajne pro naturaj kaŭzoj. La vidvino de Karlomano, nome Gerberga, foriris al la kortego de Desiderio en Lombardio kun siaj filoj por protektado.
 
===Italiaj kampanjoj===
 
===Reĝo===
186 846

redaktoj