Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

314 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
 
===Italiaj kampanjoj===
[[File:Charlemagne and Pope Adrian I.jpg|thumb|La Franka reĝo Karlomagno estis katolika kaj havis fortan rilaton kun la papoj tra sia vivo. En 772, kiam la papo [[Adriano la 1-a]] estis minacita de invadantoj, lareĝo kuris al Romo por havigi helpon. Tie, la papo petas Karlomagnon helpon ĉe kunsido ĉe Romo.]]
Post la morto de sia frato [[Karlomano]] ([[771]]), Karlomagno regis sole. Li venkis la [[lombardoj]]n kaj dominis la nordon de [[Italio]] ([[774]]). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Barbaroj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.
 
186 418

redaktoj