Malseka Pampo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Malseka Pampo''' aŭ en hispana ''Pampa húmeda'', estas subregiono de 600 000 km² de [[herbejo]]j kiu troviĝas en tuta [[Urugvajo]], [[Suda Rio-Grando]], kaj parto de [[Argentino]] ene de reĝimo [[pluvo|pluvometrika]] supera al la izohieto de 500 mm/jare. Kun la [[Seka Pampo]] ĝi formas la regionon [[Pampo]].
 
La Malseka Pampo estas ankaŭ tersupraĵa [[ekoregiono]] el la sud-sudamerika [[ekoprovinco]] de la [[Neotropiso|neotropisa]] [[ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF). [[Biomo|Biome]] la ekoregiono apartenas al [[mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj]].
 
==Priskribo==
Escepte ĉe la nomata onda pampo proksima al la okcidenta marbordo de la riveroj [[Rivero Paranao|Paranao]] kaj [[Rivero Plata]], la reliefo estas escepte ebena. Pro produktado, klimato, kulturo, historio, kutime oni inkludas en la malseka pampo grandan parton de la [[provinco Entre Ríos]], la tutan [[Urugvajo]]n kaj la [[Suda Rio-Grando|riograndan kamparon]], tiukaze ĝi estas milde ondeca kun montetetoj aŭ "cuchillas" (tranĉiletoj). La malseka pampo okcidente de la rivero Paranao enhavas la preskaŭ tuton de la [[provinco Bonaero]], la centron kaj sudon de la [[provinco Santa Fe]], la sudan kaj centrorientan sektorojn de la [[provinco Kordobo (Argentino)|provinco Kordobo]], kaj la orientan trionon de la [[provinco La Pampa]].