K. R. C. Sturmer: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 6 jaroj
korektis preseraron Londana > Londona
(korektis preseraron Londana > Londona)
'''Kenelm Ralph Creusé Sturmer''' (pseŭdonimo: [[Kenelm Robinson]]) (naskiĝis la {{daton|16|aprilo|1903}} en [[Poole]], mortis la {{daton|18|marto|1960}} en [[Londono]]) estis [[brita esperantisto]] kaj denta teknikisto.
 
Li estis la kvara infano de kulturburĝaj gepatroj kaj ekde 1917 loĝis en Londono. Lin varbis al Esperanto en 1922 parolado de [[Margaret Lilly Blaise]]. Li eklaboris por Esperanto en Sudlondona Esperanto-Klubo, de 1925 por LondanaLondona Esperanto-Klubo, kies vicprezidanto li estis en 1927. Ekde 1928 li estis konsilanto de [[BEA]]. Ekde 1929 li estis vicĉefredaktoro de ''[[International Language]],'' ekde 1930 ĉefredaktoro. Li kunaranĝis la [[UK 1930|Universalan Kongreson en Oxford 1930]]. Ekde 1932 li estis ano de [[BLEA]]. Inter aliaj meritoj estas menciinda lia sukcesa iniciato enkonduki Esperantajn kursojn - kun normala pagado de la instruisto - inter la vesperkursoj de la Londona ''County Concil.''
 
Li faris multon por seriozigi la kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo ''Por Recenzo'' (1930) kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, [[ĵaluzo]], [[envio]] kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze.
Sennoma uzanto