Lalo Schifrin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 22 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q247293)
e ortografio
Linio 9:
En 1986 li sukcesege prezentis per la Simfonia Orkestro de [[Glendale (Kalifornio)|Glendale]] en la amfiteatro [[Hollywood Bowl]] sian ''Salute to the Statue of Liberty''. Por la [[Tut-Amerikaj Ludoj]] li komponis en 1987 la uverturon kaj en 1995 la finalon. Lian Koncerton por gitaro kaj orkestro prezentis la Simfonia Orkestro de Londono kun solisto Ángel Romero.
 
Ekde 1987 ĝis 1992 li estis muzika direktisto de la Filharmonia Orkestro de Parizo. Li dirigentis multajn el la plej elstaraj simfoniaj orkestroj de la mondo, ekzemple la Londonan Filharmonian Orkestron kaj la Londonan Simfonian Orkestron, la [[Vieno|Vienaj]] Simfoniistoj, la [[Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro|Los-Anĝelesan Filharmonian Orkestron]], la Israelan Filharmonian OrckestronOrkestron, la Meksikan Filharmonian Orkestron, la [[Houston (Teksaso)|Hjustenan]] Simfonian Orkestron, la Orkestron de Saint Luke kaj la Nacian Simfonian Orkestron de Argentino.
 
Ekde 1989 ĝis 1995 Schifrin estis muzika direktisto de la [[Glendale (Kalifornio)|Glendejla]] Simfonia Orkestro. Por la prezentado de la ''Tri Tenoroj'' ([[Plácido Domingo]], [[Luciano Pavarotti]] kaj [[José Carreras]]) en Caracalla 1990 li verkis la finalon. En 1992 Diana Ross, Plácido Domingo kaj José Carreras prezentis kune kun la Vienaj Simfoniistoj liajn aranĝaĵojn dum tradicia Viena Kristnaska evento.