Gentekniko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ko:유전공학
Linio 8:
tiu ĉe la lumanta tabakplanto. Por fari la transgenan tomaton, sciencistoj ĉe Kompanio Calgene en Davis, Usono, malhelpis la funkciadon de geno, kiu respondecas pri la malkomponado de ĉelmuroj de la frukta perikarpo dum la maturiĝo. Flavr Savr estas vendata en usonaj supervendejoj kaj uzata por fari sukon aŭ saŭcon.
===Rezisto kontraŭ herbicido===
Laŭ statistiko, ta plejmulto de genetike modifitaj trajtoj rilatas la reziston de plantoj kontraŭ herbicidoj. Herbaĉoj konkuras kontraŭ kultivaĵoj por akvo, nutrajoj kaj sunlumo, kaj tiel povas redukti rikolton je 70 %. Produkti plantojn kun kontraŭherbicida karaktero grave koncernas kaj kultivistojn kaj kemiajn kompaniojn, kiuj produktas herbicidojn. Du bazaj strategioj estis adoptitaj por tiu celo. Unu el ili estas enkonduko de mutacia geno en kultivaĵon, kiu faros proteinon kun ŝanĝita sentiveco al la [[herbicido]]. La alia metodo estas enkonduko de enzimo, kiu sentoksigas la herbicidon.
Ekzemplo de Ia unua estas glifosato, la aktiva ingredienco de herbicido nomata Roundup. Ĉi tiu kemiajo inhibas la enzimon, EPSP-sintazon, kiu katalizas ta biosintezon de kelkaj esencaj aminoacidoj, kiel triptofano, tirozino kaj fenilalanino, kaj tiel malhelpas Iala kreskadon de plantoj. Esploristoj ĉe [[Monsanto]] en Sankta Luizo, Usono, kaj ĉe [[Calgene]], enkondukis en kultivaĵon Iala mutacian genon por EPSP-sintazo el mutacia stamo de bakterioj, kiuj povas kreski en ĉeesto de alie mortiga kvanto da glifosato. Tiu mutacia geno produktas mutacian enzimon, kiu toleras la herbicidon. Tiel la transgenaj plantoj postvivis kontraŭ la herbicido, dum la herbaĉoj kun la normala sentiva enzimo estis elsarkitaj. Kultivaĵoj kiel tabakplanto, tomato, sojfabo, kotonujo kaj olerapo estis sukcese transformitaj tiamaniere en Usono, Kanado kaj Eŭropo en Iala lastaj jaroj. Ekzemplo de Iala dua strategio estas Ia konata herbicido 2,4-D. Oni sukcesis fari transgenajn tabakplanton kaj kotonujon kun mikroba geno, kiu respondecas pri enzimo malkomponanta la herbicidon.
 
===Rezisto kontraŭ virusaj malsanoj kaj insektoj===
Alia apliko de gentekniko estas provizi plantojn per rezisto kontraŭ malsanoj kaŭzataj de virusoj. Jam tiel frue kiel en 1929, plantpatologoj trovis, ke planto inokulita per milda stamo de viruso povas sin protekti kontraŭsekvanta infektado de pli virulenta stamo. Poste klariĝis, ke la fenomeno rilatas al la sintezo de la kovraja proteino de viruso en la infektitaj plantoj. En 1986, Roger Beachy [biĉi] kaj liaj kolegoj ĉe Vaŝingtona Universitato montris, ke transgenaj tabakplantoj kun enkondukita geno respondeca pri la kovraja proteino de TMV (tabakplanta mozaika viruso) estas protektitaj kontraŭ la TMV-a infektado. Depost tiam, sammaniere produktiĝis transgenaj luzerno, kukumo, sojfabo, terpomo, tomata kaj maizo, ĉiuj rezistaj kontraŭ virusaj malsanoj.