Aŭtogiro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ inventhistoria rimarko
+ inventhistoria rimarko
Linio 5:
'''Aŭtogiro''' estas [[aviadilo]] de turniĝanta flugilo, tio estas, ĝi flugas kiel aviadiloj, sed ties [[flugilo (aeronaŭtiko)|flugilo]] estas [[turnilo]] kiu turniĝas laŭ la agado de la relativa vento kiu trapasas ĝin de malsupre supren. Pro tio eblas konsideri ĝin hibridon inter [[aviadilo]] kaj [[helikoptero]]: same kiel la aviadilo, la movigo realiĝas per [[Helico]], sed anstataŭ flugiloj, ĝi havas turnilon kiel la [[helikoptero]]. Tiu turnilo ne estas konektita al [[motoro]] de la aeroŝipo, kaj pro tio turniĝas libere, «aŭtoĝiras» (memturniĝas), impulsita de la aero, generante tiel la forton por subteni sin. En la helikoptero, male, la propulsado kaj la subteno estas produktita en el turnilo kiu ja estas movita de la motoro.
 
Kiel inventinto de la aŭtogiro kutimas nomiĝi la la hispana inĝeniero [[Juan de la Cierva]], kiu en 1923 registris "Autogiro" kiel varmarko. La baza principo de la flugaparato tamen estis jam antaŭe detale skizita de la [[Majorko|majorkano]] Pere Sastre Obrador.<ref> [http://www.diariodemallorca.es/part-forana/2010/03/28/pere-son-gall-leyenda-plagio/557279.html Pere de la leyenda del Son Gall y la leyenda del plagio] sur diariodemallorca.es</ref> [[De la Cierva]] disvolvigis la artikitan turnilon kiun poste uzos [[Igor Sikorsky]] en siaj [[helikoptero]]j, pagante eĉ la patenton kaj la uzorajtojn al Cierva. En sia unua flugo, la aŭtogiro sukcesis flugi 200 metrojn en [[1923]] kaj poste, realigis la unuan vojaĝon inter flughavenoj ekde [[Getafe (Madrido)|Getafe]] al [[Cuatro Vientos]] en [[1924]]. Elstaras la fakto, ke De la Cierva neniam interesiĝis pri helikopteroj, kiujn li konsideris tro komplikaj por flugi kaj inklinaj al akcidentoj.
 
La unuaj modeloj de aŭtogiroj de De la Cierva disponis el malgrandaj flugiloj kiuj funkciis kiel direktoflugiloj por kontroli la kurban flugon. Poste la inventisto aplikis artikiĝon en la pinto de la turnilo kaj «rektan ordonon» sennecesigante la menciitajn flugiletojn. Same, en la plej antaŭenigitaj modeloj oni povis transmiti forton el la motoro al la turnilo pere de antaŭlanĉilo, mallongigante tiele la kuron por elteriĝo, ĝis atingi la «saltelteriĝo», praktike vertikala. La unua antaŭlanĉilo estis desegnita de Heraclio Alfaro Fournier. Posta perfektigo estis la nomita 'aŭtodinamika turnilo', kiu enmetis angulon rilate la vertikalan linion en la artikiĝo de trenado, sistemo kiu pluhavis la padelojn de la turnilo en «maldika paso» ĝis kiam -atingita kelkan rapidecon- oni malkluĉis la motoron, momento kiam la padeloj moviĝis al trenado pliigante subite la angulon de forto, kaj generante tiele la subtenadon necesan por la «saltelteriĝo».