Klerismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
 
Registaraj respondoj variis vaste. En Francio la registaro estis malamika, kaj la ''filosofe'' batalis kontraŭ ĝia [[cenzuro]]. Ili foje estis malliberigitaj aŭ persekutitaj en [[ekzilo]]n. La brita registaro ĝenerale ignoris la gvidantojn de la klerismo en [[Anglio]] kaj [[Skotlando]], kvankam ĝi donis al Isaac Newton kavaliraron kaj tre enspezigan registaran ficejon je lakonto de la ŝtato.
 
===Klera despotismo===
{{Ĉefartikolo|Klera despotismo}}
'''Klera despotismo''' (ankaŭ konata kiel klera [[absolutismo]] aŭ klerisma [[monokratio]]) estas formo de absoluta [[monarkio]] aŭ [[despotismo]] en kiu regantoj estis influita de la [[Klerismo]]. Kleraj monarkoj ampleksigis la principojn de la klerismo, aparte emfazis ĝin sur racio, kaj uzis ĝis por siaj teritorioj. Ili tendencis permesi religian toleremon, liberan sinesprimon, gazetaron, kaj la rajton je posedado de propraĵoj. La plej parto el ili kreskigis la artojn, sciencojn, kaj edukadon. Tre ofte la monarkoj kiuj sekvis la tendencon de la Klera despotismo ĉirkaŭiĝis de similtendencaj ministroj kaj nobeloj, kiuj okupiĝis pri la reformoj. Kiam ekis kontraŭstaroj kontraŭ tiaj reformoj, tre ofte estis la ministro kiu elposteniĝis dum la reĝo pluokupis la povon.
 
Tiaj reĝimoj enpoviĝis en kelkaj eŭropaj kortegoj dum la [[18a jarcento]] kaj ĉefe en ties dua duono, dum je la alveno de la [[Franca Revolucio]], la korteganoj kaj la reĝaj familioj iome elturniĝis el reformismaj tendencoj. Triumfis tiaj reĝimoj foje en kortegoj de Hispanio, [[Portugalio]], [[Francio]], [[Italio]], [[Prusio]], [[Rusio]] ktp.
 
En pluraj nacioj, potencaj regantoj bonvenigis gvidantojn de la klerismo en registaroj kaj havis ilin kiel helpaj dezajnistoj de leĝoj kaj programoj por reformi la sistemon, tipe por konstrui pli fortajn ŝtatojn.<ref>Stephen J. Lee, ''Aspects of European history, 1494–1789'' (1990) pp.&nbsp;258–66</ref> La plej elstaraj el tiuj regantoj estis [[Frederiko la 2-a (Prusio)|Frederiko la 2-a]] de [[Prusio]], [[Katerina la 2-a (Rusio)|Katerina la 2-a]], carino de [[Rusio]] de 1762 ĝis 1796, [[Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 2-a]] kiuj regis la [[Grandduklando de Toskanio|Grandduklandon Toskanion]] de 1765 ĝis 1790 kaj [[Jozefo la 2-a]], Imperiestro de [[Aŭstrio]] de 1780 ĝis 1790. Jozefo estis troigite entuziasma, sciigante pri tiom multaj reformoj kiuj havis tiom malmulte da subteno, ke ekiĝis ribeloj kaj lia registaro iĝis komedio de eraroj kaj preskaŭ ĉiuj liaj programoj estis inversigitaj.<ref>Nicholas Henderson, "Joseph II", ''History Today'' (Marto 1991) 41:21-27</ref> Ankaŭ postaj ĉefministroj kiaj [[Markizo de Pombal|Pombal]] en [[Portugalio]] kaj Struensee en [[Danio]] regis laŭ klerismaj idealoj.
 
===Grekio===
 
== Bibliografio ==