La Espero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Copyedit
Linio 14:
==Himno Esperantista==
[[Enciklopedio de Esperanto - H|EdE-H]]
'''Himno Esperantista''' . Ĝi konsistas el la vortoj de [[Zamenhof]]: [[La Espero]] - poemeto 24 versa kaj de la muziko de [[Félicien Menu de Ménil]]. La muziko estas tre marŝiga, veka. Io kvazaŭ meza inter la Marseljezo kaj la Internacio. Sentiĝas en ĝi la franca temperamento, malgraŭ ke la vortoj tute tion ne esprimas. Tiu himno, kiun ni nun konas kaj ne forlasas eĉ unu Kongreson sen ĝia kantado (kaj partoprenas en tiu kantado ne nur ĥoro, aŭ piano, aŭ orkestro, sed kutime la tuta ĉeestantaro), ne estas la sola muzikaĵo komponita por [[La Espero]]. Ĝi ankaŭ ne estas la unua. La unua, kiu komponis muzikon por [[La Espero]] estis [[Cl. Adelsköld]], membro de la [[Reĝa Akademio de Sciencoj en [[Stokholmo]]. Li dediĉis ĝin al la [[Kongreso de la Paco]] en [[RomaRomo]] en [[1891]] kaj disdonis je memoro al ĉiu kongresano. La januara numero de "[[La Esperantisto]]" 1892 ĝoje salutis tiun fakton kaj substrekis, ke tio estas nia unua originala muzika verko "en nia lingvo." Longan tempon tiu muziko estis la oficiala himno de Esperanto. Ankoraŭ en [[1903]] [[Zamenhof]] en respondo al prof. R. Deshayes proponis (je ties proponita muziko por [[La Espero]]) prefere krei muzikon por [[La vojo (poemo)|La vojo]], por kiu ĝis nun "ankoraŭ neniu faris muzikon" ([[Zamenhof]] pli ŝatis "La Vojo"n ol "La Espero"n). Tamen ne unu ankoraŭ komponaĵo estis kreita poste je la temo de la Espero. Multaj ankaŭ adaptis jam ekzistantajn melodiojn (Gavoton de Lulli), aliaj kreis diversajn melodiojn por ĥoroj, solkantoj, [[piano]] ktp. Dum la 1-a UK en [[1905]] estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La koncerna decido estis jena: ". . . la demando pri la universala himno estas prokrastata ĝis la venonta kongreso." Tamen en la protokoloj de la 2-a UK nenio estas menciita pri la himno. Dum la 3-a UK okazas jam ia diskutado kaj estas akceptita, ke la "Kongreso konsilu al niaj Germanaj amikoj organizi, por la proksima Kongreso, feston en kiu oni ludos ĉiujn muzikojn, verkitajn sur "La Espero" de Z." En la decidaroj de la postaj UK-j nenio estas trovebla pri tiu materialo. Tiel do tradicie la muziko de Ménil fariĝis la oficiala himno.
E. WIESENFELD
 
== Ekesto kaj statuso ==
[[L. L. Zamenhof]] ([[1859]]-[[1917]]) skribis la vortojn kaj, inter dek-duo da arioj, tiu komponita de la franco [[Félicien Menu de Ménil]], marŝa venkmelodio iĝis la plej fama, kvankam neniam oficiale aprobita fare de [[Universala Kongreso]]. Tiu preskaŭ militisma melodio ne estis la ario, per kiu la poemo unue kantiĝis. La unuan, nemarŝan melodion, komponis jam en [[1891]] la svedo [[Cl. Adelsköld]]. Dum la [[1-a UK 1905]] estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La koncerna decido estis jena: ". . . la demando pri la universala himno estas prokrastata ĝis la venonta kongreso".
 
La Konstitucio de la [[Civito de Esperantio|Esperanta Civito]] oficialigis ĝin (tamen kun alia partituro: arĉoj kaj flutoj, anstataŭ tamburoj kaj trumpetoj).
Linio 24 ⟶ 23:
== Kantado ==
 
La Espero estas ofte kantata komence aŭ fine de [[Esperanto-aranĝo]]j, plej fame la [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalaj Kongresoj]] (UK). Ĝia teksto kun [[notoj]] tradicie aperas en la lasta paĝo de la [[kongreslibro]] de la UK, por faciligi la kunkantadon al tiuj ĉeestantoj, kiuj ne scias la himnon kanti [[parkerado|parkere]]. Por antaŭenigi parkeran scion de La Espero kaj plifortigi per tio la Esperanto-[[identeco]]n ĉe la [[esperantisto]]j, [[Hori Jasuo]] fondis en [[2009]] neformalan [[Societo por parkere kanti la himnon Espero|Societon por parkere kanti la himnon Espero]] kiu akceptas membrojn baze de ilia ekzameniĝo fare de iu alia membro.
 
==Kontraŭuloj==
Linio 91 ⟶ 90:
:Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
:Por eterna ben' efektiviĝos.
 
=== Sondokumentoj ===
* [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/3/36/LaEspero.mp3 korusa versio (en formato MP3)]
* [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/b/b4/LaEspero.mid piana versio (en formato midia)]
 
=== Videoregistraĵoj ===
* [http://www.youtube.com/watch?v=Mku69labMvwmk-0D3D75Ao La Espero kantata dum solena malfermoKantita de laAiko 96-aAsano, Universalakun Kongresopianludado de Esperanto en KopenhagoAndrej (2011)Korobejnikov]
* [http://www.youtube.com/watch?v=OkeZ7Mfo6sk Instrumenta versio]
* [http://www.youtube.com/watch?v=DĈUfgNJŜs Instrumenta versio, en movo de marŝo]
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 105 ⟶ 102:
*Muziko de [[Achille Motteau]] (malmulte konata sed bele solena)
** [http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/eismaj/EnLaMondon2.html notoj kaj sondokumento]
**[http://www.gutenberg.org/files/28720/28720-h/28720-h.htm#est1-1-30 Multformate] [[PDF]], [[MIDI]] kaj [[MusiĉML]]
*Muziko de [[Félicien Menu de Ménil]]:
** [http://imslp.org/wiki/La_Espero_(Menu_de_M%C3%A9nil,_F%C3%A9licien) Notoj en IMSLP]