Obskuraj gegrafoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''Obskuraj gegrafoj''' (france: ''Comte et Comtesse des Ténèbres''; germane: ''Dunkelgraf/Dunkelgräfin'') estas la moknomo donita fare de la lokuloj al riĉa paro kiu lo...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:12, 29 jul. 2014

La Obskuraj gegrafoj (france: Comte et Comtesse des Ténèbres; germane: Dunkelgraf/Dunkelgräfin) estas la moknomo donita fare de la lokuloj al riĉa paro kiu loĝis de februaro 1807 ĝis siaj mortoj en la najbareco de Hildburghausen ĉe Kastelo Eishausen, kie ili ekloĝis en 1810.

Konduto de la paro

La viro prezentis sin kiel grafon ' Vavel de Versay kaj konservis la identecsekreton de la virino, substrekante ke ili estis nek geedzitaj nek amantoj. Ili kondukis sekreteman vivon, precipe la grafino kiu forlasis la bienon nur en kaleŝo kaj kun per vualo kovrita vizaĝo.

Ĉe ŝia morto, la 28an de novembro 1837, ŝi estis entombigita tre rapide, eventuale sen religia servo, en tombo en la ĝardeno de la kastelo. La grafa moŝto donis sian nomon kiel Sophie Botta, fraŭla virino de Vestfalio. Laŭ Dr. Lommler, la kuracisto kiu konfirmis ŝian morton, ŝi estis proksimume 60 jaraĝa.

La identeco de la grafo

La grafo restis ĉe la kastelo kaj mortis tie la 8-an de aprilo 1845. Li estis entombigita en la loka tombejo. En la 1920-aj jaroj lia identeco estis trovita; temas pri Leonardus Cornelius van der Valck, naskita 22 septembron 1769 en Amsterdamo, sekretario en la nederlanda ambasado en Parizo de julio 1798 ĝis aprilo 1799.

Teorioj pri identeco de shi

La mistera paro provokis multe da intereso, kaj konjektoj pri la identeco de la grafino frue komenciĝis. La plej rimarkinda - kvankam kun tre malgranda subteno de historiistoj - proponas ke ŝi estus la vera Marie-Thérèse, (filino de Marie-Antoinette kaj ŝia edzo Ludoviko la 16-a (Francio), malliberigite kun ŝia familio la 13an de aŭgusto 1792, dum la Franca Revolucio, en la pariza prizono Temple. Ŝi reakiris liberecon en 1795 en interŝanĝo por francaj kaptitoj. Laŭ tiu hipotezo, Marie-Thérèse, ŝokita per ŝiaj provoj aŭ graveda per seksperforto, rifuzintus iri reen en la mondo; ŝia duonfratino, Ernestine Lambriquet, prenintus sian lokon.

La teorio de anstataŭigo (germane: Vertauschungstheorie) naskiĝis tuj post la geedziĝo de Marie-Thérèse kun la Duko de Angoulême) en 1799. Bildoj de la dukino de Angoulême rimarkinde diferencis de aŭtentika bildo de Marie-Thérèse antaŭ 1795. Krome ŝia ensociaj kondutmanieroj laŭdire estis tre aliaj de tiuj de Madame Royale. Laŭ tiu teorio, la sinjorino estis ŝia duonfratino Ernestine Lambriquet certigante almenaŭ la reĝan genlinion. Maria de Hanovro kredis ke ŝi estis Princino de Condé.

Kiel ĉefa lindico estas leteroj de la Obskura grafino skribitaj en la germana; Sophie Botta, la nomo donita fare de la Obskurs grafo, ne estis trovita en iu ĝentila registro en Vestfalio; ĉar la grafo poste estis identigita, estas neverŝajne ke oficiro batalanta kontraŭ la franca monarkio elektus vivon de kovrado de reĝa membro dum pli ol tri jardekoj; La geedziĝo de Ernestine Lambriquet (1810) kiel ŝia morto (1813) atestatas en Francio. Post la morto de la grafino, la grafo daŭre loĝis en Kastelo Eishausen.

La forlasita kastelo estis malkonstruita en 1887; sed la tomboj de la paro restis. La Obskuraj gegrafoj estas la temo de multaj historiaj eseoj kaj fikcioj en la germana kaj la franca.

Certigo de la malkorekto de la teorio pri reĝa filino

La 27an de junio 2012, la Urbodelegitaro Hildburghausen donis la permeson elfosi de la korpo de Sophie Botta, por fari DNA-testadon kaj vizaĝrekonstruon en projekto sponsorita fare de MDR-Thüringen. La tombo estis malfermita la 15an de oktobro 2013 kaj skeletrestaĵoj oni kunprenis. La restaĵoj estis reinteritaj kun formala publika ceremonio en frua novembro 2013.

En la 28-a de julio 2014 publike anoncitis ke la ostoj en la tombo ne povas esti ostoj de idino de Marie-Antoinette.