Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e (Moldur movis paĝon Ludoviko la 4-a (Sankta Romia imperio) al Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio) anstataŭigante alidirektilon)
e
{{apartigila paĝo|Ludoviko la 4-a}}
[[Dosiero:Ludovico il Bavaro.jpeg|thumbnail|Tombokovrilo de Ludoviko en Munkeno]]
'''Ludoviko la 4-a''' aŭ '''Ludoviko la Bavaro''', {{lingv|de|e}} ''Ludwig der Bayer'' (naskiĝis la {{daton|1|aprilo|1282}}, mortis la {{daton|11|oktobro|1347}} en Puch ĉe [[Fürstenfeldbruck]]) estis el la dinastio [[Vitelsbaĥoj]]. De [[1294]] li estis duko de [[Bavario]] kaj [[Palatinato|palatinata grafo ĉe Rejno]] (''Pfalzgraf bei Rhein''). En [[1314]] li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la [[Sankta Romia Imperio|romi-germana]] reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf ([[1322]]) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo [[Johano la 22-a]], kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel [[herezo|herezulon]]. Pro tio Ludoviko en [[1328]] aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis [[kontraŭpapo]]n, la [[franciskanoj|franciskanon]] ''Pietro Rainalducci'' (papa nomo: [[Nikolao la 5-a (kontraŭpapo)|Nikolao la 5-a]]).
40 322

redaktoj