Tajlorismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Chaplin Modern Times.jpg|250px|thumb|right|En [[1936]], [[Charlie Chaplin]] primokis tiajn labormetodojn en sia filmo [[Modern times]] (Modernaj tempoj)]]
[[Frederick Winslow TAYLOR]] ([[1856]]-[[1915]]) kreis la sciencan administradon de l' laborforto en la komenco de [[20-a jarcento]], kiu ricevis la nomon '''scienca organizo de l' laborado''' aŭ simple [[taylorismo]]. Li zorgis la perdon de tempo, kiu li nomis mortan tempon de produktado. Tiel, li faris racian analizon, helpate de tempmezurilo, de ĉiuj fazoj de l' laborado por elimini tre longajn kaj senutilajn movojn. Tiel, li sukcesis duobligi la produktadon. Malfeliĉe, tiu metodo, tre logika laŭ teknika vidpunto, malagnoskis la fadigon kaj la homajn aspektojn de l' laboro.
 
La tempmezuro definis al ĉiu laboristo elementan, malkreivan kaj seninteresan laboron ĉar ĝi estis dispecita kaj, pro tio, la laboristo ne povis kompreni ĝian celon. Tiu laboro farigu en la tempo predirita de inĝenieroj.
 
[[Dosiero:Chaplin Modern Times.jpg|250px|right]]Taylor observis ke ekzistis granda variado de eblaj labormanieroj kaj iloj por ĉiu ago. Li konsideris ke la laboristoj ne estus kapablaj elekti la plibonajn per si mem. Samtempe, li kredis ke laboristoj estus, nature, aŭ ne, mallaboremaj. Al li estus necesa rektan kontrolon al laborproceso per administraj teknikoj kiuj bone komprenus tion. Konklude, Taylor reduktis la homon al movoj, ion sen menskapabloj kiu, post ricevi rapidajn instruojn, funkciu kiel maŝinoj.
 
Vere, Taylor nur organizis kaj sistemigis metodojn kiuj jam ekzistis dum la [[Industria revolucio]], sed tiu sistemigo tre, kaj eble tro, malhomigis la fabrikan laboradon.