Glaŭkomo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligilo
Linio 18:
Glaŭkomo do estas grava malsano, pri kiu la malsanulo ne konscias, kaj ke nur oftalmologa [[kuracisto]] povas eltrovi kaj diagnozi, per ekzameno de la optika [[nervo]], je la fundo de la okulo, kaj per mezuro de la [[enokula premo]]; ĉar glaŭkomo donas neniun [[vidoperdo]]n, antaŭ la [[optika papilo]] -t.e. de la «elektra konektilo» de la optika nervo- estas neinversigeble detruita je 90%. Ekde tiam, ekaperas blindaj [[zono]]j sur la [[vidokampo]] de ĉiu okulo, kiuj ne estas samaj dekstre kaj maldekstre: oni tion ne konscias nur fine de la [[malsano]], alterne fermante la dekstran aŭ maldekstran okulon.
==Ofteco==
La kronika glaŭkomo estas ofta, insida, kaj maligna, kiu povas trafi samaĝe kiel [[presbiopeco]]. En la mondo la 2% de la pli ol 40 jaraj havas glaŭkomon. Kun la plialtigo ankaŭ la ofteco de la malsano kreskas; la 10% de 70 jaraj malsanigis je glaŭkomo. Tiel ĝi estas tiel ofta kiel [[alta sangopremo]]. La riskon pligrandigas, ke en la familio estis glaŭkomo, aŭ grava miopo, traŭmo kaj operado de la okulo, [[diabeto]], alta sangopremo kaj aliaj vaskulaj malsanoj, aŭ steroidoj.
==Tipoj==
La enokula akvo igas en la radia korpo, kaj ĉi cirkulas flanke de la iriso al la antaŭo de la okulo, el kiu ĝi fluas al la angulo de la okulo, el kiu ĝi fluas el la okulo. Se ĝi ne povas elflui, la premo en la okulo pligrandas. La meza statistika valoro de la okula premo estas de 10 al 20 unuoj (milimetroj da hidrargo). Tiu okula hiperpremo estas kaŭzita de ia malpuriĝo de la natura okula filtrilo, el kiu daŭre elfluas la [[akva humoro]].