Melatonino: Malsamoj inter versioj

1 043 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
== Melatonino kiel reguliganto de ciklo dormo/maldormo ==
Melatonino estas sintezita kaj sekreciita dum la nokto per la [[pineala glando]], nelonge post la komenciĝo de [[mallumo]], lia nivelo en la [[sango]] supreniras rapide kaj atingas maksimumon inter la 2-a kaj 4-a horo je la mateno, kaj poste malpliiĝas laŭgrade je la alproksimiĝo de mateno<ref>[http://www.ipubli.inserm.fr/bitstream/handle/10608/178/?sequence=6 Rythmes biologiques: synchronisation et désynchronisation (''Variado de produkto de [[melatonino]] kaj de [[kortizolo]] laŭ la horo de la tago'')] ({{fr}})</ref>. Melatonino siavice influas la produktadon de [[gonadotropaj hormonoj]] difinante tiamaniere tagan ritmon de seksa funkcio.
La ekspozicio al lumo malhelpas la produktadon de melatonino, kies dozo en la korpo sekve dependas.
 
== Sintezo kaj sekrecio ==
La tempo de [[duondegradado]] de melatonino en organismo estas 45 minutoj.
En organismo de homo melatonino sinteziĝas el [[aminoacido]] [[triptofano]]. Unue sinteziĝas en du etapoj [[serotonino]] el triptofano, poste el serotonino en du etapoj melatonino. Melatonino rapide hidroliziĝas en hepato (tempo de [[duondegradado]] estas 45 minutoj). La ĉefa [[metabolito]] estas 6-hidroksimelatonin-sulfato, kies enhavo en [[urino]] ebligas nerekte difini la produktadon de melatonino en organismo.
 
== Receptoroj de melatonino ==
Melatonino apartenas al tiuj maloftaj hormonoj, kiuj havas receprorojn kaj sur ekstera [[membrano]] de [[ĉelo]], kaj en [[kerno]]. Ĉe mamuloj ekzistas du receptoroj: MTNR1A (MT1) kaj MTNR1B (MT2), kiuj estas precipe en cerbo. Ĉe [[birdo]]j, [[amfibio]]j kaj [[fiŝo]]j ekzistas tria tipo de receptoro MTNR1C (MT3). Nedelonge malkovritaj kernaj receptoroj de melatonino apartenas al familio PZR/ROR de receptoroj. Verŝajne tiuj receptoroj lanĉas la imunostimulantan kaj kontraŭtumoran agadon de melatonino.
 
==Referencoj==
== Fonto ==
{{Tradukita|it|Melatonina|54954344}}
 
 
[[Kategorio:Hormonoj]]