Esperanto-flago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ŝanĝo: ora nombro --> ora proporcio
+aliaj nomoj; +informo pri koloro el Diskuto:Esperanto-flago; -intervikioj en VD
Linio 3:
[[Dosiero:Antikva esperanto-flago.png|thumb|250px|Antikva esperanta poŝtkarto kun Zepelino kaj la Esperanto-flago en malnova formo]]
 
La '''Esperanto-flago''', '''Standardo Esperantista''' aŭ '''Verda Flago''' estas unu el la [[Esperanto-simbolo|simbolo]]j de la [[Esperanto-movado]]. Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta [[verda stelo (simbolo)|stelo]] (nomata "verda stelo") la kvin (laŭ tradicia kalkulo) [[kontinentoj]]n.
 
Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la [[Esperanto-klubo]] en [[Bulonjo-ĉe-Maro]] ([[Francio]]), laŭ dezajno de la grupanoj [[Alfred Michaux|Michaux]], [[Lucien Sergeant|Sergeant]] kaj [[Maurice Duchochois|Duchochois]]. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.
Linio 14:
 
Kelkaj esperantistoj kontraŭas ĝian uzon, ĉar al eksteruloj ĝi povus aspekti [[sekto|sekteca]] aŭ [[naciismo|naciisma]]. Tial ili preferas uzi simbolojn pli modernajn, kia estas la tiel nomata [[jubilea simbolo]], unue pensita kiel simbolo por [[Jubileo de Esperanto]]. Fakte la jubilea simbolo estas uzata precipe kiel simbolo de la nuna UEA; ĝi estas la oficiala simbolo de [[Flandra Esperanto-Ligo]] kaj estas ofte uzata en la [[junulara Esperanto-movado]].
 
== Verdeco de la flago ==
Ne estas klare ke iam ekzistis "oficiala" koloro por Esperantaj flagoj, simboloj ktp. La tradicia retejo pri flagoj Flags of the World enhavas plurajn Esperanto-flagojn, kaj la baza flago tie uzas la koloron {{Kolorita kesto|#009900|009900}}.[http://www.crwflags.com/fotw/flags/qy-eo.html]
 
Poste, la oficiala emblemo de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] akceptita de ĝia estraro en 2009 uzas kiel ĉefan la koloron {{Kolorita kesto|#007D13|007D13}}.<ref>http://www.tejo.org/eo/logotipo</ref> La fama Esperanto-flago aperigita al milionoj da uzantoj de Google en 2009 havas bazkoloron proksimume {{Kolorita kesto|#37A93A|37A93A}}.<ref>http://www.google.com/doodles/150th-birthday-of-ll-zamenhof]</ref>
 
La [[Esperanta Civito]] (kiu "oficialigis" por si en diversa grado de adapto plurajn komune uzatajn Esperanto-simbolojn) uzas en sia blazono en sia retejo la koloron {{Kolorita kesto|#2C693F|2C693F}}.<ref>http://www.esperantio.net/index.php?id=15#chIart8</ref>
 
La moderna aldonaĵo al la flago, la [[Jubilea simbolo]], oficiale uzas {{Kolorita kesto|#CCE82E|CCE82E}} (Pantone 389) kaj en versio nomata en la koncerna vikipedia artikolo "baza" ĝi uzas la koloron {{Kolorita kesto|#008000|008000}}.<ref>https://eo.wikipedia.org/wiki/Jubilea_simbolo</ref>
 
La centjariĝa simbolo oficiale akceptita de UEA uzas en sia kvinkoloraro la verdan {{Kolorita kesto|#1B9332|1B9332}} kaj en sia tutverda varianto la verdan {{Kolorita kesto|#158A44|158A44}}.<ref>http://www.uea.org/dokumentoj/simbolo/</ref>
 
Oficialaj flagoj uzitaj en la UK estas la verdaj {{Kolorita kesto|#009F6B|009F6B}}.<ref>[http://www.davidgsimpson.com/photos/japan07/pictures/IMG_1634.jpg Flago uzata en UK 2007]</ref>
 
== Notoj ==
Linio 37 ⟶ 50:
 
<!-- [[eo:Esperanto-flago]]-->
 
[[de:Esperantoflagge]]
[[en:Esperanto flag]]
[[it:Bandiera dell'Esperanto]]