RMS Titanic: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 457:
 
=== La trovo de ''Titanic'' ===
[[Dosiero:Titanic-kapo.jpg|eta|250px|dekstra|Kapo de disrompita porcelana pupo]]
La [[5-an de julio]] [[1985]] alnavigaciis la esplorŝipo ''Le Suroit'' al la zono de supozita loko de la ŝippereo kaj komencis esplori la maran fundon. D-ro Ballard aliĝis al la franca skipo la [[22-an de julio]]. Horon post horo ''Le Suroit'' tranavigaciis la regionon per maniero simila al [[falĉilo|falĉado]] de [[herbejo]] - ĝi navigaciis unudirekten ĝis la limo de zono, turniĝis je 180°, navigaciis reen, denove returniĝis, ktp. Aparataro de [[SAR]] simila al granda [[torpedo]], alligita per kablo al ''Le Suroit'' kaj tirita en profundaĵo de preskaŭ 4.000 metroj nur eble 200 metroj super la fundo de la oceano, kaptis dum ĉiu navigacio zonon larĝa ĉirkaŭ duonan mejlon. Tuj kiam la son-aparato anoncis objekton, ties [[magneta kampo]] estis verkontrolita per magnetometro kunigita kun SAR - la esploristoj kredis, ke miloj da tunoj de metalo de la ŝipruino de ''Titanic'' devas reagi per neŝanĝebla maniero.