Antonio Salieri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 51 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q51088)
malgranda ŝanĝo
Linio 7:
Antonio Salieri estis filo de bonstata komercista familio. La frato Francesco instruis lin pri kantado kaj ludado de [[violono]] kaj [[klaviceno]]. Ludi [[orgeno]]n li lernis ĉe la katedrala orgenisto de Legnago, Giuseppe Simoni. La gepatroj frue mortis, kaj sekve Antonio Salieri translokiĝis al [[Padovo]], pli poste al [[Venecio]], kie li pluinstruiĝis en la teorio de akompana baso kaj en kantado. Dum la jaro [[1766]] li ricevis inviton lerni komponadon de klasika muziko en [[Vieno]]. Li ekmuzikis en la ĉambraj koncertoj de la imperiestro [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)| Jozefo la 2-a]], kaj tie konatiĝis kun la poeto [[Pietro Metastasio]], kiu instruis lin pri arta deklamado de poemoj, kaj kun la sukcesa komponisto [[Christoph Willibald Gluck]], kiu dum la tuta posta vivo restis amiko kaj subtenanto de Antonio Salieri. Por la resto de sia vivo Salieri restis en Vieno; dum oktobro 1774 li tie edziĝis, kaj inter la jaroj 1777 kaj 1790 naskiĝis ok infanoj.
 
Ekde la jaro [[1774]] Antonio Salieri estis oficiala imperiestra komponisto kaj orkestrodiriganto en la itallingva operejo de Vieno. Post kiam tiu operejo du jarojn pli poste fermiĝis, favore al germanlingva operejo subtenata de la imperiestro, Antonio Salieri uzis tiun momenton por plurjara vojaĝo al Italio: tie liaj operoj je granda sukceso konatiĝis en [[Milano]] (kie premieris lia opero '' L'Europa riconosciuta'' en la malfermo de la operejo [[Teatro alla Scala]]), [[Venecio]] (kie premieris la opero '' La Scuola de' gelosi''), [[Romo]] kaj [[Napolo]]. Dum la jaro [[1780]] li revenis al Vieno, kaj dum la sekva jaro prezentis germanlingvan operon (''Der Rauchfangkehrer''), dum ĝenerale li plu preferis verki operojn en la [[itala]] kaj foje escepte [[franca]] lingvoj. Plia vojaĝo kondukis lin dum [[1982|1782]] al [[Munkeno]], kie je granda sukceso sursceniĝis lia opero ''Semiramis''. Kiam dum la jaro [[1783]] remalfermiĝis la itallingva operejo de Vieno, Antonio Salieri reprenis sian postenon de orkestrodiriganto en tiu operejo. Lia laboro en Vieno nur interrompiĝis per du triumfe sukcesaj vojaĝoj al [[Parizo]] – dum 1784, kiam tie sursceniĝis la opero ''Les Danaïdes''. Kaj dum 1786 kaj 1787, kiam prezentiĝis la opero ''Tarare''. Post la reveno al Vieno kaj la eksterordinara sukceso de la sekva opero ''Axur, Re d'Ormus'', Antonio Salieri dum 1788 nomumiĝis diriganto de la imperiestra kortuma orkestro, kaj tenis tiun postenon ĝis la jaro 1824. Pro la signifa laboro, kiun alportis tiu posteno, la produktado de operoj tre reduktiĝis. Tamen je granda sukceso premieris la operoj ''Palmira, Regina di Persia'' (1795) kaj ''Falstaff ossia Le tre burle'' (1799), kaj la lasta opero de Saliero dum la jaro 1804 estis la germanlingva verko ''Die Neger'', kies sukceso estis limigita. Dum la postaj jaroj li, krom la dirigista laboro, komponis preskaŭ ekskluzive nur eklezian muzikon. Krom tiuj agadoj Antonio Salieri alprenis tutan faskon da pliaj postenoj: Inter la jaroj 1788 kaj 1795 li estis prezidanto, poste vicprezidanto, de la asocio ''Tonkünstler-Societät'' ("son-artista societo"), kies koncertojn li dirigis ĝis la jaro 1818. Ekde la jaro 1817 li estis ĉefgvidanto de la Viena Lernejo pri Kantado, kaj dum 1823 estis inter la fondantoj de la [[Konservatorio]] de la Societo de la Muzikamikoj ("Gesellschaft der Musikfreunde"). Resume li meritige engaĝiĝis por la flegado de klasika muziko en Vieno.
 
Ĝis la 70-a vivojaro Antonio Salieri estis preskaŭ seninterrompe tre sana, sed ekde la jaro 1821 kontinue perdis korpajn kaj intelektajn fortojn. Dum oktobro 1823 paraliziĝis ambaŭ kruroj, kaj malgraŭ longa hospitala traktado mortis la {{daton|7|majo|1825}} en sia privata loĝejo.