Filero: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:55, 19 maj. 2006

Filero aŭ fillero (hungare fillér [fille:r]) estis monero de la hungara forinto ĝis 1996, kiam oni ĉesigis ties uzon pro la inflacio.


La filero estis longtempe monero (ŝanĝmono) en Hungario. La vorto mem venis el la germana haller, kiu modifis en la hungara lingvo al fillér (oni ekproduktis en Halle, germana urbo ĉ. 1300 novajn arĝentajn monerojn kies nomo estis haller tio estas halle-a).

Komence oni nomis nur la fremdajn monerojn filero, ekz en la 16-a jarcento plej populara estis la viena filero. Oni enkondukis en 1892 la kronsistemon kun orbazo, kies monero iĝis la filero, 100 fileroj egalis al 1 kronon. La kronon kiel mono ŝanĝis ekde 1926 la pengo (hungare pengõ) kaj je la 1-an de aŭgusto 1946 la forinto. La filero daŭre havis la ŝanĝan funkcion, kiun ĝi perdis pro la inflacio.