Filero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Filero''' (aŭ '''fillero'''; [[hungara lingvo|hungare]] '''fillér''' [FILler]) estis monero de la [[hungara forinto]] ĝis 1-an de oktobro 1999, kiam oni ĉesigis ties uzon pro la inflacio.
 
La filero estis longtempe monero (ŝanĝmono) en Hungario. La vorto mem venis el la germana [[helero|haller]], kiu modifis en la hungara lingvo al fillér (oni ekproduktis en Hall, germana urbo ĉ. 1300 novajn arĝentajn monerojn kies nomo estis haller tio estas hallHall-a).
 
Komence oni nomis nur la fremdajn monerojn filero, ekz en la 16-a jarcento plej populara estis la viena filero. Oni enkondukis en 1892 la kronsistemon kun [[orbazo]], kies monero iĝis la filero, 100 fileroj egalis al 1 kronon. La kronon kiel mono ŝanĝis ekde 1926 la [[pengo]] (hungare ''pengõ'') kaj je la 1-an de aŭgusto 1946 la forinto. La filero daŭre havis la ŝanĝan funkcion, kiun ĝi perdis pro la inflacio.