Esperanto-movado en Kolombio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝas ŝablonon: Rq; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
En la jaro 1927 naskiĝis en vilaĝo Urrao, departemento Antjokio, [[Tirso Castrillón]], kiu poste estus elstara ŝakisto kaj esperantisto, verkisto de lernolibroj pri la lingvo kaj pri ŝako.
 
En la jaro 1930, [[Guillermo Johnson]] publikigis, en regulaj flugfolioj de sia librejo "La Pluma de Oro", en [[MedellínMedeĝino (Kolombio)|MedellínMedeĝino]], lecionojn de la Internacia Lingvo, kaj meksika komercisto loĝanta en Bogoto, [[Alberto Gómez Cruz]] publikigas la duan eldonon de propra Esperanto-kurso.
 
=== 1930-1940 ===
En 1931 [[Alberto Gómez Cruz]] estis delegito de [[UEA]] en Bogoto, dum la industriisto [[Friedrich Rappe]] estis vicdelegito. Ekzistis alia delegito en Sogamoso: kuracisto [[Abel J. Rico]].
 
En 1932 Sinjoro [[Anton Tomić]], jugoslavo (kies patro [[Stanislav Tomic]] ankaŭ estis esperantisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj, kaj inĝeniero kiu laboris en la konstruado de fervojo en Antjokio), loĝis en MedellínMedeĝino kaj estis delegito de [[UEA]]. Dum sia daŭra agado por Esperanto, s-ro [[Anton Tomić|Tomić]] ankaŭ okupiĝis pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando, precipe en sia patrujo, kaj tiucele sendadis kolombiajn dokumentojn al Boegrado, Sarajevo kaj Zagreb.
 
En aŭgusto de 1933 oni fondis en Bogoto "Kolombian Esperanto-Federacion", kun sinjoro [[José Hernando García Lozada]] kiel prezidanto kaj [[Ernesto Dueñas]] kiel sekretario. Letero pri la fondo aperis la 31-an de aŭgusto en tiutempa jurnalo nomata "Heraldo de Antioquia", kaj poste, la 15an de decembro de la sama jaro, s-ro José María Solís Moncada favore komentariis pri la fondo.
Linio 45:
En la jaro 1951 mortas advokato [[Joaquín Ospina]], pioniro de la unuaj jaroj de Esperanto en kolombio.
 
La 11an de decembro de 1955, la literatura sekcio de ĵurnalo El Colombiano (presita en MedellínMedeĝino) publikigis en sia dua paĝo tradukon "[[Kompatinda Maljunulineto]]" farita de [[Anton Tomić]] (el populara fabelo de verkisto [[Rafael Pombo]]. "La Pobre Viejecita").
 
En 1957 mortis [[Rafael Tavera]], esperantisto aktiva proksimume ekde 1950.
 
En 1959 estis tre aktiva en MedellínMedeĝino la "Sociedad Antioqueña de Esperanto". ĝi organizis gravan ekspozicion de Esperantaĵoj, kaj publikigis bultenon. ĝiaj membroj estis i.a.: [[Sergio Angulo B.]], [[Eliseo García]], [[Julián Gutierez]], [[Fabio Heredia Cano]], [[Rogelio Nieto]], [[Rosa Adela Noreña-Suarez]], [[Aura Pava Alvarado]], [[Gloria Upegi]], kaj katolika sacerdoto [[Nestor Giraldo]]. Proksimume en la sama epoko rimarkindas en MedellínMedeĝino la poresperanta laboro de [[Tirso Castrillón]] (konata ŝakludanto), [[Arturo Agudelo G.]], [[Gustavo Jaramillo Zuloaga]] kaj [[Hebert Jiménez Gallo]]; ĉi lasta sendas kelkajn priesperantajn leretojn al ĵurnalistoj.
 
De 1959 ĝis 1962 la delegito de [[UEA]] en Bogoto estis [[Jesús Antonio Vélez Rojas]].
Linio 64:
De 1966 ĝis 1972 la delegito en Bogoto estis [[Miguel Pérez González]], kaj de 1968 ĝis 1970 [[Gonzalo Ramírez Almanza]] estis fakdelegito pri elektrortekniko. Fine de la 60-aj jaroj vizitis [[Bogoto]]n germana esperantisto kaj verkisto Wilhelm Theodor Oeste. En 1968 ekzistis iom organizita junulara movado "KolombEJO" (vidu libron "Esperanto en Perspektivo" fare de Ivo Lapenna k.a., paĝo 495).
 
La 21-an de decembro de 1969, profesoro [[Luis Jorge Santos-Morales]] publikigis artikolon pri Zamenhof en ĵurnalo Vanguardia Liberal, en urbo Bukaramango. Tiutempe en MedellínMedeĝino, rimarkindas la grava plurjara disvastiga kaj instrua agado de Profesoro [[Manuel ÁNGEL MUÑOZ|Manuel Ángel Muñoz]], kiu profitis sian postenon kiel direktoro de la lingva fako kaj profesoro de [[Pontifika Universitato Bolivarana|Universitato Pontifika Bolivarana]], por diskonigi Esperanton al multegaj homoj, kaj eĉ enkonduki tien La Lingvon kiel oficiala studobjekto.
 
La 24-an de septembro de 1970, en MedellínMedeĝino, fondiĝas "Esperanto-Klubo Medeĝina" iniciato de profesoro [[Manuel Ángel Muñoz|Manuel Ángel Muñoz]], kiu ĝin prezidis; sinjoro [[Nestor Alfredo Gómez]] estis al sekretario. Pri la okazintaĵo aperis raporto en ĵurnaloj: ''La Nueva Mañana'' (31-an de oktobro 1970), ''El Tiempo'' kaj ''El Espectador''.
 
De 1970 ĝis 1972 [[UEA]] havis du reprezentantojn en Cartageno: pastro Luis E. Palacios Toral (delegito) kaj profesorino María Luisa Rodríguez Juliao (fak-delegitino pri turismo).
Linio 73:
De 1971 ĝis 1975, universitataj studentoj [http://luisguillermo.com/ Luis Guillermo Restrepo Rivas], [[Jorge Enrique Arango M.]] kaj [[Jairo Del Río Ángel]] konsistigis neformalan grupon nomata "Esperanto Dialoga Asocio". Pri tiu evento aperis letero la 1-an de oktobro de 1971, en la dua paĝo de la sekcio "Magazín Dominical" de ĵurnalo El Espectador. La grupeto presis modestan bultenon sub la nomo "K.T.P.", kaj instruis la Internacian Lingvon enloke kaj eĉ per koresponda kurso, kio helpis disvastigi la Internacian Lingvon en iom apartaj kaj disaj urbetoj.
 
En 1972, en MedellínMedeĝino, lernis Esperanton, laŭ instruo de [[Manuel Ángel Muñoz|Manuel Angel]], s-ro [[Jorge Velásquez G.]] Kiu fariĝis poste unu el la plej gravaj disvastigantoj de La Lingvo per sia daŭra laboro kiel Esperanto-instruisto. Li verŝajne estis unu el la plej konstantaj instruistoj de [[Esperanto en Kolombio]]. Kelkajn jarojn poste s-ro Velásquez eldonadis bultenon "Laboro" kaj fondis humanisman movadon kun nomo "Universala Familio" kies slogano estas: "Per amo kaj Esperanto, ni estos Universala Familio". S-ro Velásquez estis fakdelegito de [[UEA]] pri Katolikismo.
 
La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, D-ro Poul Neergaard vizitis nian landon ankaŭ en 1972. Krom grava esperantisto, li estis fama sciencisto, aŭtoro de "La Vivo de la Plantoj". Esperantistoj de MedellínMedeĝino atingis ke okaze de la 7-a Internacia Kongreso de Orkideologio, okazinta en tiu-ĉi urbo, en aprilo de 1972, radiostacioj: "Sutatenza" , "Ritmos" kaj la "Voz de la Universidad" (ĉi-lasta de la Universitato de Antjokio) inkludu Esperanton, inter la plurlingvaj salutoj al partoprenantoj, periode disaŭdigitaj radie.
 
En la 57-a Universala Kongreso de la sama jaro, en Portland (Usono), partoprenis s-ino [[Leonor Calvo y Feijóo]] kaj s-ro [[Libardo Vargas Cuellar]]. Ĉi lasta, fondinto de la lingvo-lernejo "AVC", kiu ofertis Esperanton inter siaj instruaĵoj. S-ro Vargas agadis por Esperanto dum multaj jaroj.
Linio 83:
Bedaŭrinde, krom la bonaj disvojviĝoj, la jaro 1972 alportis ankaŭ malbonaĵon: la morto de la grava esperanto-aktivulo [[Jesús Antonio Vélez Rojas]].
 
En julio de 1973, nederlanda esperantisto [[Oene Hoekstra]], kun sia Edzino Johana kaj ilia filo Johano vizitis Kolombion, kaj prelegis en la [[Pontifika Universitato Bolivarana|Universitato Pontifika Bolivarana]] de MedellínMedeĝino. Pri la vizito kaj la prelego aperis artikolo en la 4-a paĝo de la ĵurnalo [http://www.elcolombiano.com.co El Colombiano] de la sama urbo, la merkredon 25-an de julio de 1973.
 
La saman jaron, s-ro [[Tirso Castrillón]], publikigis duteman libron: "Esperanto / Ajedrez Práctico" en Eldonejo "Bedout", kie li laboris. Duono de la libro temas nur pri Esperanto kaj duono nur pri ŝako. Estas du apartaj libroj unuece binditaj.
Linio 101:
En 1975 [[Luis Fernado Martínez-Solís]] publikigis artikolon ''"Zamenhof no ha esperado en vano"'' ("[[Zamenhof ne esperis vane]]") publikigita en la revuo de la Antjokia Universitato (N-ro 50 (145) paĝoj 345-350, jun-sep. 1975).
 
En la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, grava esperanto-aktivulo en urbo Rionegro, proksima al MedellínMedeĝino, estis advokato [[Francisko Ochoa P.]], radioamatoro. Li publikigadis bultenon "Stelo de Rionegro".
 
En la 1970-aj jaroj profesoro [[Luis Jorge Santos-Morales]], ekde sia Lingva Instituto Winston-Salem (unue fondita en Bukaramango kaj poste kun aliaj sidejoj en Bogotá, Cali kaj MedellínMedeĝino), starigis perkorespondan Esperanto-kurson.
 
Vekiĝis ankaŭ la poresperanta aktivado en la urboj Armenia kaj Montenegro de Departamento Quindio: 15 homoj fondis, la 4-an de januaro de 1976, Kindian Esperanto-Grupon, kies ĉefaj membroj estis: [[Luis Fernando Agudelo G.]], [[Gloria Biviana Vélez]], [[Pedro Camacho]], [[Jaime Echeverri Uribe]], [[Jorge Duarte Prado]] kaj [[Ovidio Cardona Botero]]. Tiutempe aperis kvar modestaj bultenoj de politikaj tendencoj: en Armenia "Esperantista Martelo" de Kindia Esperanto-Grupo, en Bogotá "Esperantista Unueco", redaktata de [[Gonzalo Bermúdez]], kaj en MedellínMedeĝino "Esperanto-Internaciista", redaktata de studento pri antropologio [[Francisko González]], kaj "Mutualo" redaktata de [[Luis Fernando Martínez-Solis]]. Ĉi-lastaj en studgrupo de la Universitato de Antjokio redaktis ankaŭ la dokumenton ìEsperanto Strategiasî (julio1976).
 
En tiu epoko la kolombiaj esperantistoj entuziasmiĝis sufiĉe por organizi tutlandan kongreson. La ideo maturiĝis, kaj la 19-an de marto de 1976 kunsidis en Bogotá 38 samideanoj en Antaŭkongreso, kaj de la 10a ĝis la 12a de decembro okazis en urbo MedellínMedeĝino la [[Unua Kolombia Kongreso de Esperanto]], kun partopreno de pluraj kolombiaj urboj, kaj eĉ kelkaj aktivuloj de najbara lando Venezuelo, kiel geedzoj María kaj [[Juan Eduardo Bachrich]] kaj profesoro [[Jorge Mosonyi]]. La sidejo de la kongreso estis la [[Pontifika Universitato Bolivarana|Universitato Pontifika Bolivarana]], kies direktoro de la Lingva Fako estis [[Manuel Ángel Muñoz]].
 
Tiujare, inĝeniero Libardo Mejía partoprenis en la 61-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ateno (Greklando).
 
En 1977 [[Luis Felipe Saldarriaga]], lerninta Esperanton en urbeto Segovio laŭ instruo de [[Jairo Del Río]], translokiĝis al MedellínMedeĝino, kie aktive agadis la postajn jarojn por La Internacia Lingvo, ĉefe en instruado, partopreno en organizo de Esperanto-eventoj, tradukado kaj eldono de materialo.
 
La 11an de aŭgusto de 1977 ĵurnalisto Germán Roy Yances publikigis okulfrapan artikolon pri La Internacia Lingvo en la 6-a kaj 7-a paĝoj de la "Revista del Jueves" de ĵurnalo ''El Espectador''.
Linio 126:
 
=== 1980-1990 ===
En la jaro 1981 [http://luisguillermo.com/ Luis Guillermo Restrepo Rivas] eldonis kaj publikigis en MedellínMedeĝino ilustritan Esperanto-Kurson por hispanparolantoj, kun titolo ''"Voy a Aprender La Lengua Internacional"'' kiu rapide elĉerpiĝis. Iomete poste, en Bogotá, sinjoro Ismael López represis la tekston aldonante plian materialon (kanzonojn). La saman jaron, la 19an de majo mortis en MedellínMedeĝino S-ro [[José María Solís Moncada]], 89-jaraĝa, pioniro de la movado en Kolombio kaj avo de Luis Fernando Martínez-Solís. Ankaŭ tiujare S-ro Martínez-Solís verkis "[[Historio de la Esperanto-Movado en Kolombio]]", kiu post la unuaj skribaĵoj fare de [[Anton Tomić]], estas la dua konata klopodo por sisteme kompili kaj konservi memoron pri la okazintaĵoj rilataj al la historio de nia kara lingvo en Kolombio. Fernando Martinez-Solis loĝas en USONO kie partoprenis en la ELNA-Kongreso en Saint Louis/Missouri, Salt Lake City/Utah, kaj Austin/Texas, kaj partoprenos dum la kongreso en Tijuana, Mexiko. Vidu: [[Aŭdvidaĵo:www.lulu.com/elperiodiko]]
 
Ekde la 1980-aj jaroj daŭre agadis en Bogotá, ĝis sia morto, sinjoro [[Santiago Álvarez Gutiérrez]]. Lia laboro estadas tre grava en pluraj kampoj, precipe: kiel reprezentanto de "Monda Turismo", kiel organizanto aŭ komitatano de pluraj Esperantaj eventoj kaj societoj, kiel funkciiganto de libroservo, kiel redaktoro de bultenoj, kiel gastiganto de eksterlandaj esperantistoj en sia hejmo, kiel gastiganto en sia domo ankaŭ de Esperanto-kursoj kaj oficialaj kunsidoj de Esperanto-organizaĵoj, kaj kiel peranto de UEA ĝis 1997.
 
Bedaŭrinde, en 1984, la 78a jaraĝa jugoslavo [[Anton Tomić]] mortis en MedellinMedeĝino. Li estis homo absolute influa en la divastigo kaj intelekta prestiĝo de Esperanto en nia lando, en MedellinMedeĝino kaj en Bogoto. Lia malrapida parolado estis ĉiam preciza kaj ege klara, plezurige bona lingvaĵo.
 
En 1986 profesoro [[Luis Jorge Santos-Morales]] publikigis en Bogoto la elstaran kurson ''"[[Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo]]"'', kun 335-paĝa lernolibro, poŝvortaro kaj 6 kasedoj, ĉio en eleganta plasta skatolo.
Linio 147:
La datoj kaj lokoj estas jenaj:
 
· [[1-a Kolombia Esperanto Tago]], MedellínMedeĝino, Novembro 1992
 
· [[2-a Kolombia Esperanto Tago]], MedellínMedeĝino, Nov.Novembro 13-a ĝis 14-a., 1993
 
· [[3-a Kolombia Esperanto Tago]], Cali, Nov. Novembro 12-a ĝis 14-a, 1994
 
· [[2-a Kolombia Kongreso de Esperanto]], Bogotá, Nov.Novembro 9-a ĝis 11-a, 1996
 
· [[3-a Kolombia Kongreso de Esperanto]], MedellínMedeĝino, Nov.Novembro, 1997
 
· [[4-a Kolombia Kongreso de Esperanto]], Tuluá en, Novembro, 1998.
 
· [[20-a Kolombia Kongreso de Esperanto]], okazonta en Medeĝino, Novembro 1-a ĝis 3-a 2014.
 
Post tiu publikigita en 1986, duan bonan Esperanto-Kurson fare de profesoro [[Luis Jorge Santos-Morales]] ricevas la mondo en 1993, temas pri "[[Esperanto, un Idioma para Hacer Amigos]]" ("E-o, Lingvo por Fari Amikojn"), kiu konsistas el eta lernolibro plus kasedoj.
Linio 163 ⟶ 165:
En junio de 1995, en Cali, oficiale komencis labori nova organizaĵo: Kolombia Fondaĵo por la Lingvo Esperanto. Grava karakterizo estas ke laŭstatute la Fondaĵo rajtas funkcii en aliaj urboj, kaj eĉ eksterlande. La unua estraro de la Fondaĵo konsistis el: Profesoro [[Rafael A. Mejía O.]], Prezidanto; Doktoro [[Elías Bechara]], Vicprezidanto; Profesorino [[Graciela de Bejarano]], Sekretariino; S-ino [[Ligia Barragán]], Kasistino; S-ro [[Hernando Maya]], Komitatano; kaj kiel Anstatŭantoj: Advokatino [[Consuelo Polanco]], [[Gildardo Tabares]] kaj [[José Manuel Correa]]. La Fondaĵo publikigas neregulan bultenon "Tropikaĵoj", en kies redaktado ankaŭ kunlaboras [[Maximilano Ramírez]], profesoro en urbeto Buenos Aires (departamento Cauca) kaj tre aktiva disvastiganto de La Lingvo.
 
Bedaŭrindaĵo por la Movado estis la morto en 1997 de pastro Luis E. Palacios Toral, granda altivulo ekde la 60-aj jaroj en urbo Kartageno kaj ĉirkaŭajoj, kiel menciite antaŭe. Tiujare, en novembro, okaze de la 3-a [[Kolombia Kongreso de Esperanto]], en MedellínMedeĝino, [http://luisguillermo.com/ Luis Guillermo Restrepo Rivas] publikigas broŝuron ''"Kolombia Adresaro"'', kie li kompilis adresojn de proksimume 120 esperantistoj.
 
Ĉirkaŭ tiu epoko, la ĵurnalisto, historiisto kaj verkisto Luis Fernando Martínez Solis, fondis Apartadó Esperanto-Grupon, en urbo Apartadó, Urabá, nordokcidente de Kolombio.
Linio 178 ⟶ 180:
 
=== 2000-2010 ===
En 2000, en la numero 212 de la medellinamedeĝina jurnalo ''"La Hoja de Medellín"'', aperis artikolo pri Esperanto, verkita de la ĵurnalistino Claudia Patricia Moreno, filino de esperantisto inĝeniero [[Luis Fernando Moreno]]. La artikolo estis ĉefe bazita en intervjuoj kiujn la aŭtorino faris al pluraj esperantistoj de la urbo, kaj en kelke da bibliografio kiel la hispanlingva versio de ''[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/janton.html "L'Espéranto"]'' fare de [[Pierre Janton]]
 
En aprilo de 2001 [[Ricardo Carrilo]], juna kaj tre aktiva esperantisto de Bogoto, partoprenas en la [http://www.oocities.org/espameriko/amtake.htm 5-a TutAmerika Kongreso de Esperanto] en Meksikurbo per subvencio de UEA.
Linio 192 ⟶ 194:
En 2005 komenciĝas la projekto traduki denove la verkon de Jorge Isaacs [[s:Maria|Maria]] ĉe [[Vikifontaro]], ĉi-foje per Interreto. La tradukoj de 1924 perdiĝis. (Vidu noton de 1924).
Profesoro [[Manuel Ángel Muñoz|Manuel Ángel Muñoz]], elstara pioniro en la diskonigo de La Internacia Lingvo en Kolombio, precipe en la urbo MedellínMedeĝino, mortis en la unua semajno de la jaro 2006.
 
=== 2010-2020 ===