Fruangla gotiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
 
La katedralo de [[Durham]], ekkonstruata en 1093, tenis kiel unua preĝejo de la arthistorio krucoripan volbon en la ĉefa navo (privolbado de la orientaj partoj en 1104, de la okcidenta ĉefnavo proks. 1130).
 
Al la akcentite horizontala organizado de la spaco la simpla riposistemo ne konvenis. La ripa reto kaj la tuta volbokonstruaĵo ŝanĝiĝis al ĉi tiu celo. Vertaj kaj plektaj ripoj (flankripoj supreniraj ekde la [[abutmento]]) pliriĉigis la ĝistiaman sistemon de bendoj kaj diagonalaj ripoj kaj maldensigas per tio ĝian rigidan organizadon. Je tio la verta ripo substrekas la laŭlongan aranĝon de la spacoj, dum kiam la flankripoj suprenirantaj inter diagonalaj kaj ŝildaj ripoj kaj renkontiĝntaj pare ĉe la vertoripo kontribuas al la subpremado de la [[navero|navera]] strukturo.
 
Aldonan teĥnike-konstruan avantaĝon prezentas la ripoj per la plimalgrandigo de la unuopaj volberoj, kiuj nun eĉ pli facile estas masoneblaj. Vertaj ripoj pasas ne nur laŭ direkto de la meza navo, sed ankaŭ povas kunligi rektangule al tio kontraŭe troviĝantajn flankvolberojn, per kio la volbo ne plu ŝajnas subdividita en unuopaj naveroj, sed en kampoj formitaj per la rektangulo de la vertoripoj, kiuj ĉirkaŭas pilastron.
 
La arĥitekturo de la angla frugotiko estas tipa por multaj konstruaĵoj de la [[Cistercianoj]], kaj en Anglujo kaj en Francujo, kiel ekzemple la abatejoj [[Whitby]] kaj Rievaulx en [[Jorkŝiro]]. La katedralo de [[Salisbury]] estas belega ekzemplo por tiu ĉi stilo. Ĉar ĝi estis konstruata en relative mallonga tempospaco (inter 1200 kaj 1275), preskaŭ ne ekzistas influoj de aliaj stiloj, escepte la fasadon kaj la turon el la 14-a jarcento. Aliaj eminentaj ekzemploj de frua angla gotiko estas la portalo al la [[katedralo de Ely]], la ĉefa kaj transversa navoj de la katedralo de [[Wells]] (1225–1240), la okcidenta fasado de la katedralo de [[Peterborough]] kaj finfine la suda transversa navo de la katedralo de [[Beverley]].
=== Okcidenta fasado ===
 
== Referencoj ==