Navo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:Seitenschiff.svg|thumb|right|250px|La flankaj navoj de trinava preĝejo]]
[[Dosiero:Querhaus.svg|thumb|right|250px|[[Transepto]] aŭ transversa navo]]
[[Dosiero:Langhaus.svg|thumb|250px|Laŭlonga navaĵonavaro]]
'''Navo''' estas la interna [[spaco]] de oblonga tegmentohava [[konstruaĵo]]. La esenca avantaĝo de tiu konstruformo estas la ebleco kovri grandajn konstruaĵojn sen tro kompliki la konstruadon de la [[tegmento]]. Tial navojn vaste uzis [[Helenio|helenaj]], [[Antikva Egiptio|pra-egiptaj]], [[Romio|romiaj]] kaj [[mezepoko|mezepokaj]] [[arkitekto]]j. Sed ankaŭ en la [[arkitekturo]] de la moderna epoko troveblas konstruaĵoj, kiuj estas dispartigitaj je navoj, ekzemple [[stacidomo]]j, [[fabriko]]j kaj bazarejoj. Unu el la supozoj pri la deveno de la vorto konsideras la similecon kun inversigita [[ŝipo]] (latine: navis). Se la portantaj konstrueroj de la tegmento estas videblaj, la [[volbo|volbita]] [[plafono]] de preĝeja navo fakte ofte similas al la interno de tradicia ligna ŝipo. Supozeblas eĉ pli frua origino: en la pragreka lingvo ''naos'' signifas "loĝejo de la dioj" (nocio uzata por la interna spaco de templo) dum alia skribo-variaĵo estas ''naus'', tio estas ŝipo. La [[nocio]] gravas speciale, se oni parolas pri [[historio|historiaj]] (precipe [[kirko|kristanaj]]) [[preĝejo]]j. Tie la navo estas tiu [[spaco]], kiu etendiĝas de la enirejo ĝis la [[ĥorejo|korusejo]], inter du [[paralelo|paralelaj]] [[muro]]j aŭ [[kolono|kolonaroj]].
 
== Ĉefa, flankaj kaj transversa navoj ==
 
La ''ĉefa navo'' aŭ ''meza navo'' estas kutime la plej larĝa parto de krucoforma preĝejo kaj destinita por la vizitantoj de la diservo. Ĉambroj aŭ galerioj flanke aldonitaj al la ĉefa navo nomiĝas flankaj navoj. [[Kolono]]j kaj /aŭ [[arko]]j apartigas la flankajn navojn de la ĉefa. Se mankas flankaj navoj apud la ĉefa navo, temas pri ununava preĝejo. Ekzistas preĝejoj kun aldone du aŭ kvar flankaj navoj, do kun entute tri aŭ kvin navoj. La ĉefa plus (se ili ekzistas) la flankaj navoj, vidate kiel tutaĵo, nomiĝas laŭlonga navaĵo. Se la ĉefa kaj la flankaj navoj havas la saman altecon la preĝejon oni nomas halopreĝejo.
 
Linio 14 ⟶ 12:
 
Se eblas laŭ la grundo la navoj estas kutime konstruitaj en okcidenta-orienta direkto kaj la korusejo je orienta direkto, kiel simbolo de la ''nova [[suno]]'', t.e. la [[resurekto]] de [[Kristo]]. La duonronda finaĵo post la korusejo nomiĝas [[absido]].
== Laŭlonga navaro==
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[transepto]]
Linio 25 ⟶ 23:
* [[baroko]]
* [[navero]]
== Fontoj / literaturo ==
* Rolf Toman (eldoninto): ''Die Kunst der Romanik. Architektur, Skulptur, Malerei.'' = ''Romanik.'' Fotografien von Achim Bednorz. Könemann, Königswinter 2004, ISBN 3-8331-1039-2, pj. 20–30.
* ''Kleines Wörterbuch der Architektur'' (= ''Universal-Bibliothek'' 9360). 12-a eldono. Phillipp Reclam jun., Stutgarto 2008, ISBN 978-3-15-009360-3, p. 78.
[[Kategorio:preĝeja arĥitekturo]]
[[Kategorio:Arĥitekturaj eroj]]