Navo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Se eblas laŭ la grundo la navoj estas kutime konstruitaj en okcidenta-orienta direkto kaj la korusejo je orienta direkto, kiel simbolo de la ''nova [[suno]]'', t.e. la [[resurekto]] de [[Kristo]]. La duonronda finaĵo post la korusejo nomiĝas [[absido]].
== Laŭlonga navaro==
[[dosiero:Stift St. Lambrecht - 3 Kirchenschiffe der gotischen Stiftskirche 2.jpg|eta|Tri navoj en la monaĥopreĝejo Sankta Lambreĥto en [[Aŭstrujo]]]]
La '''laŭlonga navaro''', foje ankaŭ '''laŭlonga navo''' estas la konstruero de tradicia [[preĝejo]] en okcidenta [[Eŭropo]], kiu laŭ origina funkcio enprenis la [[laiko]]jn de paroĥo dum la [[diservo]]. Maloftis la uzado de la lastaj [[navero]]j de la laŭlonga navaro por starigo de ĥorseĝaro por la restado de la [[monaĥo]]j.
 
La laŭlonga navaro kutime staras sur plano de plejofte longetenda rektangulo. Ĝia skemo (jen transversa sekcaĵo) konsistas el unu, tri aŭ kvin navoj. Je pluraj navoj ĉefa navo havas ambaŭflanke flankajn navojn.
 
La laŭlonga navaro ofte komenciĝas je sia okcidenta fasado, kiu en la mezepoko ofte estis aparte zorgeme fasonita tre artisme, kaj la en ĝi troviĝanta portalo. Se la preĝejo havas anstataŭ la fasado portalan antaŭkonstruaĵon aŭ [[okcidenta alkonstruaĵo (monaĥejo)|okcidentan alkonstruaĵon]] kun turoj aŭ turetoj, la laŭlonga navaro komenciĝas nur malantaŭ tiuj ĉi partoj de la konstruaĵo per sia okcidenta muro kaj la portalo troviĝanta en tiu ĉi. La laŭlonga navaro etendiĝas ekde tie trans ĉiuj naveroj ĝis la orkcidenta muro de la transversa navo kaj la en ĝi malfermiĝanta [[navokruciĝo]]. Se al la preĝejo mankas transversa navo, la laŭlonga navo etendiĝas ĝis la [[ĥorejo]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[transepto]]