Centra-meksika kserofitaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
La centra-meksika kserofitaro oriente kaj nordoriente limtuŝas la orient-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn, sudoriente la [[Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj|neĝmontarajn pinarojn-kverkarojn]] kaj nordokcidente la [[Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj|okcident-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn]]. Izolita [[enklavo]] de la centra-meksika kserofitaro okupas [[Toluka Valo|Tolukan Valon]]. La pli altaj montaroj de la [[altebenaĵo]] enhavas [[ĉielinsulo]]jn de pinaroj-kverkaroj, izoligitaj per [[Kserofito|kserofitaro]] je pli malaltaj altitudoj.
 
Sudokcidente, la centra-meksika kserofitaro estas limigata de [[Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj|subtropikaj sekaj arbaroj]] : la [[baĥiaj sekaj arbaroj]] en la [[akvokolekta areo]] de [[Lermao]], kaj la sinoloaj sekaj arbaroj en la pli malaltaj altitudoj de [[Santiago (rivero)|Santiago]]-Baseno. Nordokcidente, la centra-meksika kserofitaro transiras al la [[centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro]], kiu kovras la mezan parton de Meksika Altebenaĵo.
 
La orienta parto de la centra-meksika kserofitaro estas drenata per rivero Panuko (''Pánuco'') kaj ĝiaj alfluantoj, la centra parto per Lermao kaj ĝiaj alfluantoj, kaj la orienta parto per la nordaj alfuantoj de Santiago, inkluzive de Verda Rivero kaj [[Bolanjoso]].