Zaire: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Larioja (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun ''''Zaire''', '''Zaïre''' aŭ '''Zairo''' estis la nomo uzita por la aktuala teritorio kaj ŝtato de la Demokratia Respubliko Kongo dum la dua respubliko, inter 1971 kaj...' |
Larioja (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Zaire-1NZ.jpg|thumb|left|300px|Monbileto de unu ''Nova Zaire'', valuto de la banko de [[Zaire]].]]
'''Zaire''', '''Zaïre''' aŭ '''Zairo''' estis la nomo uzita por la aktuala teritorio kaj ŝtato de la [[Demokratia Respubliko Kongo]] dum la dua respubliko, inter [[1971]] kaj [[1997]]. Kvankam tiu nomo datiĝas nur el 1971, la nomo Zaïre estas ĝenerale uzita ankaŭ por la periodo 1965-1971 de la dua respubliko, ĉar la tuta periodo estis markita de la enpovigo diktatora de [[Mobutu Sese Seko|Joseph-Désiré Mobutu]].
[[Mobutu Sese Seko|Joseph-Désiré Mobutu]] ekhavis la povon en Kongo en 1965, kaj ordonis la enkarcerigon de [[Lumumba]], kiu estis mortigita en karcero danke al la kompliceco de la belga sekreta servo. De [[1965]] la ŝtaton regis [[Mobutu Sese Seko]]. En [[1971]]-[[1999]] ĝi eknomiĝis ''Zaira Respubliko''. Fakte en [[1971]], la tiama prezidento [[Mobutu]] ŝanĝis la nomon de la lando al ''Respubliko [[Zaire]]'', nomo deriva el malĝusta prononcado en portugala de la vorto en [[kikongo]] ''nzere'' aŭ ''nzadi'', kio tradukeblas kiel "la rivero kiu englutas ĉiujn riverojn", alude al la rivero Kongo, kiu same ŝanĝis sian nomon al Zaire.
Post [[1980]] la korupto kaj malbona administrado de la reĝimo de Mobutu lanĉis Kongon en la mizeron kaj la intercivitanan militon. De [[1991]] [[Mobutu]] dividis ŝtatpotencon kun la opoziciulo [[Etienne Tshisekedi]], sed baldaŭ eloficigis lin el la ĉefministra posteno. Politika malharmonio transformiĝis al milita kontraŭstaro. De [[1994]] en la landon venis rifuĝintoj el la najbara [[Ruando]], kio havis detruan influon al la landa ekonomio. En 1994 Mobutu ŝajne apogis la amasbuĉadon ĉefe de [[tucioj]] nomita [[Ruanda genocido]]. En [[1996]] oni proklamis la forpelon de tucioj el la lando kaj eksplodis ribelo en orientaj regionoj; krome aliaj kontraŭantoj de Mobutu insurekciis kaj en majo de [[1997]] la ribelo eniris en [[Kinŝaso]], Mobutu forfuĝis kaj la landon ekregis [[Laurent-Désiré Kabila]], kiu redonis al la lando kaj al ŝtato la nomon de [[Demokratia Respubliko Kongo]].
La vorto ''Zaire'' utilis ankaŭ por la tiama [[valuto]].
== Vidu ankaŭ ==
|