Penicilino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|, <references /> → {{Referencoj}} per AWB
e fixing dead links
Linio 18:
La bonŝanca malkovro de penicilino kutime atribuiĝas al [[Skotlando|skota]] sciencisto [[Alexander Fleming]] en 1928, kvankam aliaj pli frue notis la antibakteriajn efikojn de penicilinaj ŝimoj. Li notis nimbon de inhibo de bakteria kresko ĉirkaŭ kontamina blu-verda ŝimo sur ''[[stafilokoko|stafilokoka]]'' plata kulturo. Fleming konkludis ke la ŝimo estas malhelpanta bakterian kreskon. Li kreskigis puran kulturon de la ŝimo kaj malkovris ke ĝi estas ''[[Penicillium notatum]]'' (nun konata kiel ''Penicillium chrysogenum'') - li poste nomis la bakterian malhelpaĵon ''penicilino'' laŭ la ''penicilino notatumo'' kiu eligis ĝin. Fleming konvinkiĝis post faro de kelkaj pliaj eksperimentoj ke penicilino ne povis sufiĉe longe daŭri en al homa korpo por mortigi patogenajn bakteriojn kaj haltigis studadon de penicilino post 1931, sed rekomencis kelkajn provojn en [[1934]] kaj daŭrigis klopodi <!--iun (??)--> purigi ĝin ĝis 1940.
 
Dum [[1939]], Aŭstralia sciencisto [[Howard Walter Florey]] kaj teamo de esploristoj ([[Ernst Boris Chain]], [[A. D. Gardener]], [[Norman Heatley]], M. Jennings, J. Orr-Ewing kaj G. Sanders) ĉe la ''Sir William Dunn School of Pathology'' (la Lernejo Kavaliro William Dunn pri Patoloio), [[Universitato de Oksfordo]] faris signifan progreson montrantan la envivejan baktericidan aktivecon de penicilino. Iliaj provoj kuraci homojn malsukcesis pro malsufiĉaj volumenoj de penicilino, sed ili pruvis ĝian sendanĝerecon kaj efikon en musoj. La [[14-an de marto]] [[1942]] [[John Bumstead]] kaj [[Orvan Hess]] fariĝis la unuaj en la mondo sukcese kuraci pacienton uzante penicilinon.<ref>Saxon, Wolfgang. [httphttps://archive.is/20120529005248/www.wellesley.edu/Chemistry/Chem101/antibiotics/obit-a-miller.html “Anne Miller, 90, First Patient Who Was Saved by Penicillin”]. ''The New York Times''. [[1999-06-09]]</ref><ref>“Penicillin … first proved its value to the world at New Haven Hospital in 1942”. ''[http://www.ynhh.org/general/annreport/ynhh99ar.pdf 1999 Yale-New HavenHospital AnnualReport]''</ref>
 
Dum la [[Dua Mondmilito]], penicilino signife influis la nombron da mortoj kaj amputadoj kaŭzitaj de infektitaj vundoj. Havebleco estis ege limigita, tamen, pro la malfacileco de fabrikado de vasta kvanto da penicilino, kaj rapida reno-purigado de la drogo deviganta oftajn dozojn. Penicilinioj estas aktive ekskreciata kaj proksime 80 % de penicilina dozo estas rene forklarigita ene de tri aŭ kvar horoj post kiam ĝi estas manĝata. Tiame, pro la manko de la medikamento, kuracistoj kolektis la urinon de siaj klientoj por izoli la reuzi la penicilinon.<ref name="Silverthorn">Silverthorn, DU (2004). Human physiology: an integrated approach, 3rd edition. Pearson Education. ISBN 0-8053-5957-5</ref>