Veit Stoß: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
[[dosiero:Altar_of_Veit_Stoss,_St._Mary's_Church,_Krakow,_Poland.jpg|eta|[[Altaltaro]] je Krakovo, ĉefverko de Veit Stoß]]
[[dosiero:Bamberger Dom BW 12.JPG|eta|Veit-Stoß-Altaro en la katedralo de [[Bamberg]]]]
[[dosiero:Nürnberg St Lorenz Veit Stoß Engelsgruß.jpg|eta|[Anĝela Saluto en la Preĝejo Sankta Lorenco je Nurenbergo]]
Veit Stoß verkis kiel ligna kaj ŝtona skulptisto, pentristo kaj kuprogravuristo, precipe en Krakovo (1477–96) kaj Nurenbergo (ekde 1496 ĝis sia morto en 1533), je kio li pretertempe devis fuĝi el Nurenbergo pro kondamniĝo. En 1502 krakova dokumento menciis la devenon "Vitti sculptoris de Horb"; do li verŝajne devenas de Horb am Neckar. Laŭ la nurenberga historiisto Johann Neudörfer (1547) Stoß mortis en 1533 je la aĝo de 95 jaroj, sed tio estas same malmulte kredinda kiel la naskiĝjaro 1447 el alia fonto; verŝajnas nur, ke li naskiĝis inter 1445 kaj 1450. Kie li ricevis sian edukadon, estas nekonata. Lia verkaro montras influojn de la supra Rejno (Niclaus Gerhaert), krome sudgermanajn (Ulm) kaj ankaŭ nederlandajn influojn. Unuafoje en 1477 li estas dokumentita en la fontoj, kiam li iris al Krakovo, kreonte sian unuan ĉefverkon, la [[altaltaro|altaltaran]] [[retablo]]n de la tiea Maria-Preĝejo (ĝis 1489) kaj aliajn verkojn, i.a. la tombon de la pola reĝo [[Kazimiro la 4-a (Polujo-Litovujo)| Kazimiro la 4-a]] en la katedralo de Krakovo (1492). Riĉiĝinte Veit Stoß revenis en 1496 al Nurenbergo, kie li verkis ŝtonajn kaj lignajn skulptaĵojn, komence la reliefon de la memorfondaĵo de Volckamer, kun surmetita nomo kaj majstrosigno (1499). Ekde 1503 li estis enplektita en longedaŭra juĝproceso pro dokumentofalsado; decembron de 1503 oni punis lin traborante ambaŭ vangojn per arda fero, li ne rajtis forlasi la urbon sen permeso de la urbestraro. Li fuĝis tamen en 1504 al [[Münnerstadt]] (kie li pentris siajn ununurajn konatajn tabulpentraĵojn), revenis tamen en 1505 libervole al Nurenbergo, kie li denove estis arestata. Indulgan leteron de imperiestro [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a ]] skribita en 1506 la konsilantaro de urbo Nurenbergo ne konsideris. Por la konsilantaro li validis kiel "maltrankvila, terura burĝo". Tamen ĝi permesis al li pli malfrue (en 1514), starigi en Nurenbergo gisejon, por krei figurojn por la tombo de la imperiestro, kiu nun staras en la kortega preĝejo je [[Innsbruck]]. Ankaŭ la nurenbergaj patricioj plue mendis verkojn de li, elstarante el ili la "Anĝela Saluto" en la Preĝejo Sankta Lorenco (1517/18). Lia filo Andreas, kiu oficis en la [[karmelanoj|karmelana]] monaĥejo je Nurenbergo kiel [[prioro]], komisiis sian patro krei lian lastan verkon, la altaltaran retablon de la karmelana preĝejo, kiu konscie restu sen kolora kadrigo (1520–23). Veit Stoß mortis en 1533 bonhava kaj estis entombigata sur la Tombejo Sankta Johano en Nurenbergo.
== Literaturo ==