Islama Ŝtato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj ĝihadistoj konkeris areojn de la nordo de [[Irako]], inter kiuj la urbon [[Tikrit]] kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al [[Bagdado]]. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.
 
La Islama Ŝtato de irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de [[Usono]] la registaro de [[Nuri al-Maliki]], la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la [[Siria enlanda milito]], eknomiĝante Nacio Islama en Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, [[Abu Bakr al-Baghdadi|Bakr al-Baghdadi]], rompis la rilatojn kun Al-Kaedo kaj deklaris, en [[2014]], la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio, sin proklamante "Kalifo Ibrahim de la Islama Ŝtato".
 
La organizon karaktetizas la kruda kaj akra interpreto de [[Islamo]] kaj ĝia bruta perforto kontraŭ la [[ŝijaismo|ŝijaanoj]], ĉar ĝiaj membroj estas [[sunaismo|sunaanoj]]. Ĝia celo deklarita estas etendiĝi al [[Jordanio]], [[Israelo]], [[Palestina Ŝtato|Palestino]], [[Libano]], [[Kuvajto]], [[Turkio]] kaj [[Kipro]].
 
 
== Referencoj ==