Stellan Engholm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Per siaj originalaj romanoj [[Al Torento]], [[Homoj sur la Tero]], [[Infanoj en Torento]] (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, [[Homoj sur la Tero]], gajnis la premion de la romankonkurso de [[Literatura Mondo]] en [[1931]]. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: ''[[Vivo Vokas]]''.
 
Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en [[Literatura Mondo]]. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo. Liaj tradukoj: Gösta Berling, La Mono de sinjoro Arne, [[La ringoRingo de la Generalo]], ĉiuj de [[Selma Lagerlöf|S. Lagerlöf]]. Pluaj tradukoj: Per Balono al la Poluso, taglibro de Andrée-ekspedicio en kunlaboro kun P. Nylén, Ekspedicio Kon Tiki de [[Thor Heyerdahl|Heyerdahl]], La Fino de Folke Bernadotte, La Pasko de [[August Strindberg|A. Strindberg]].
 
== Referencoj ==