Ruĝa vulpo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorio:Mamuloj de Pollando aldonita uzante VarmaKato |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 24:
}}
La '''Ruĝa vulpo''' estas la plej konata el ĉiuj [[vulpo]]j. En [[Britio]], [[Irlando]] kaj aliaj [[Okcident-Eŭropo|Okcident-Eŭropaj]] landoj, kie jam ne vivas aliaj sovaĝaj [[kanisedo]]j, oni simple nomas ĝin "vulpo".
[[Dosiero:RenardCrâne.jpg|maldekstra|eta|''Vulpes vulpes''-]]▼
▲La '''Ruĝa vulpo''' estas la plej konata el ĉiuj [[vulpo]]j. En [[Britio]], [[Irlando]] kaj aliaj [[Okcident-Eŭropo|Okcident-Eŭropaj]] landoj, kie jam ne vivas aliaj sovaĝaj [[kanisedo]]j, oni simple nomas ĝin "vulpo". Ĝia [[arealo]] estas la plej vasta ne nur de ĉiuj vulpoj sed de ĉiuj teraj [[karnovoro]]j entute. Tiu [[Holarktiso|holarktisa]] [[specio]] estis enkondukita en [[Aŭstralio]] dum la [[19-a jarcento]].
==Priskribo==
Kiel sugestas ĝia nomo, ĝia felo estas plejparte ruĝ-bruna, sed estas nature aperanta griza variaĵo, la arĝenta vulpo; de ĉi tiuj oni sukcesis produkti rason de [[bredita arĝent-vulpo]] per konsekvenca malsovaĝigo. La vulpo longas 90–120 cm kaj pezas 6–10 kg.
==Disvastiĝo==
Ĝia [[arealo]] estas la plej vasta ne nur de ĉiuj vulpoj sed de ĉiuj teraj [[karnovoro]]j entute. Tiu [[Holarktiso|holarktisa]] [[specio]] estis enkondukita en [[Aŭstralio]] dum la [[19-a jarcento]].
Oni trovas la ruĝan vulpon i.a. en jenaj [[ekoregiono]]j : la [[arkta marborda tundro]], la [[egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj]], la [[elborz-montara arbarstepo]], la [[kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo]], la [[malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo]], la [[novanglaj-akadiaj arbaroj]], la [[skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj]] kaj la [[zagros-montara arbarstepo]].
==Vivmaniero==
Ruĝaj vulpoj vivas en [[arbaro]]j aŭ sur deklivoj surkreskitaj de [[arbedo]]j kaj [[arbusto]]j, sed ankaŭ en malfermitaj [[kampo]]j, kie ĝi scias sin maski kaj esti nevidata. Ĝi fosas truojn en la tero kun multaj koridoroj. En la ĉefa ĝi naskas idojn, la ceterajn ĝi uzas kiel kaŝejon en danĝero. Dum la tago ĝi kuŝas en [[Arbedo|vepro]], la truojn ĝi uzas nur en kazo de neceso.
La gevulpoj pariĝas en januaro ĝis marto. Post 52 tagoj la vulpino naskas 2 ĝis 12 vulpidojn en sferforma ĉambro fine de subtera koridoro. Post du semajnoj la idoj malfermas la okulojn, la patrino ilin nutras ankoraŭ unu monaton kaj post tri monatoj ili jam scias memstare ĉasi.
== Vidu ankaŭ ==
* [[Grandfolia fago]]
== Notoj ==
|