87-a SAT-Kongreso 2014: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
{{redaktata}}
[[Dosiero:CIMG6888.JPG|eta|dekstre|250px|Kongresanaro]]
[[Dosiero:Kunsido.JPG|eta|dekstre|250px|Kunsido dumkongresa]]
Linio 11:
 
La moto kaj inspiro por diversaj programeroj estis "Civitanoj loke konstruas ontecon". Ekzemple oni aktivis rilate al la uzado de loka monunuo nome "maillette" kiu celas aktivigi la lokan ekonomion, kaj oni organizis kelkajn programerojn rilate al ekologia agrikulturo, permakulturo, cirkla ekonomio kaj al organizado de alternativa ĝardenado. Aliaj prelegoj rilatis al la historio de esperantistoj (Vjeko Markov), pli precize pri [[Lanti]] (Patro Marko kaj Vinko Markovo) aŭ al poezio de [[Federico García Lorca]] ([[Miguel Fernández]]). Interesa rakonto pri vizito al [[Patagonio]] kaj ties [[Kimrio|kimra]] [[komunumo]] estis prezentita de Hilary Chapman, dum Arturo Prent prelegis pri komunumo "Whiteway".
 
La kulturdistraj programero konsistis en koncerto de bretona muziko zorge de la grupoj ''An Teuzar'' kaj ''Estran'', kaj alia surstrate por libera partoprenado de lokanoj zorge de la grupo [[Kapriol]]. Teatra vespero konsistis el prezentado de du teatraĵoj, nome la bretona legendo "La fabo" fare de Laurent Peuch kaj la vigla adaptaĵo de la vodvila teatroverko "Karakalo" zorge de la grupo "Kvak kaj Duono". La adiaŭa lasta vespero estis okazo por kolektiva prezentado de diversaj kongresanoj en plej diversaj fakoj: kanto, rakonto, amuzado ĝenerale .
 
[[Kategorio:Esperanto-kongresoj]]