Veganismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta aldono
Linio 1:
{{polurinda}}
'''Veganismo''' (aŭ '''vegetalismo''') estas [[filozofio]] kaj vivmaniero, kiu provas eviti kie ajn praktike fareble ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al [[bestoj]] por [[manĝaĵo]]j, [[vesto]]j kaj aliaj uzoj. Krom tio ĝi ankaŭ subtenas la evoluigon de senbestekspluataj alternativoj, kio servu bestojn, homojn kaj la naturmedio. La vorto "vegano" ofte uziĝas kun la sama signifo kiel "vegetalano," tio estas, persono kiu ne manĝas ion ajn de animala deveno, inkluzive ne viandon, ne fiŝaĵon, ne laktaĵon, kaj ne ovaĵon.
 
Veganismo vidas en la utiligo de bestoj, ekzemple por la produktado de [[lakto]] aŭ [[viando]], ekspluaton, kiu kaŭzas suferon. La sufero baziĝas sur la mortigo de la bestoj, kiu pro ekonomiaj kaj produktaj kialoj ankaŭ en la ova kaj lakta produktado okazas. Krom la celo de suferigevito por bestoj, veganismo donas al bestoj ankaŭ la rajton je vivo, senvundeco kaj libereco, la plej granda diverso al vegetarismo. La pensaro de veganismo tial plej ofte estas ligita al tiu de bestaj rajtoj.