Fungoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
}}
'''Fungoj''' estas kreskaĵoj, kiuj havas veran [[ĉelkerno]]n, sed male al [[plantoj]], ne havas klorofilon kaj nutras sin [[Heterotrofo|heterotrofe]] (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – [[kitino]] kiel strukturanta [[molekulo]] kaj [[glikogeno]]n kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj per la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj.
Oni malkovris ankaŭ ke [[mukofungoj]] kaj [[oomikotoj]] similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj.
 
La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, en kunlaboro de plantoj ([[mikorizo]]) aŭ kiel parazitoj.
 
Plimulto de la fungoj (krom la mukofungoj) havas ne-sinmovajn korpojn ('''[[talo]]j'''), kompozitaj el kresk-kapablaj filamentoj ('''[[hifo]]j''').
 
La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el
komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la [[centriolo]]j, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas [[kitino]] (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj [[glukano]]j ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
 
Esceptoj por ĉi-priskribo pri fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de [[Kitridiomikotoj]] havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita [[flagelo]] je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (''Blastocladiales'') konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de [[Mucoromycotina]], [[Askofungoj]] kaj [[Bazidiofungoj]] povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produkante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da kitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de [[Askomicetoj]] (Ophiostomataceae) havas celulozon en ties muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (''Coelomomycetales'') mankas muroj.
Linio 35 ⟶ 36:
== Ĉefaj karakteroj ==
*Ili estas [[Heterotrofo|heterotrofaj]] male al plantoj, ili ne havas [[klorofilo]]n.
*Ili produktas kitinon kaj iliaj hifoj havas kitinan [[Ĉela muro|ĉelmuron]]. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas [[kitino]] (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj [[glukano]]j ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
*Ili estas [[Osmotrofa|ensorbotrofaj]] (ne fagotrofaj). Por nutriĝi, ili produktas [[enzimo]]jn, kiujn ili sekrecii eksteren de la ĉelo. Tiel ili povas aliigi [[polimero]]jn al monomeroj, kiujn ili ensorbas danke al [[Transporto (biologio)|transportantoj]].
*Krestoj de iliaj [[mitokondrio]]j estas plataj.