Konservativismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 13:
En [[Britio]] konservativaj ideoj (kvankam ankoraŭ ne nomitaj tiele) aperis en la konservativa movado, dum la periodo de [[Angla resurtronigo]] (1660-1688). Konservativismo subtenis hierarkian socion kun [[monarko]] kiu regis per dia rajto. Konservativuloj kontraŭbatalis la ideon ke suvereneco estis derivita de la homoj, kaj repudiis la aŭtoritaton de [[parlamento]] kaj religian liberecon. La verko de [[Robert Filmer]] nome ''Patriarcha: or the Natural Power of Kings'', kiu estis verkita antaŭ la [[Angla enlanda milito]], iĝis akceptita kiel la deklaro de sia doktrino. Tamen, la [[Glora Revolucio de 1688]] detruis tiun principon certagrade establante konstitucian registaron en [[Anglio]], kondukante al la hegemonio de la kontraŭa ŭiga ideologio. Alfrontita kun malvenko, la konservativuloj reformis sian movadon, tiam dirante ke suvereneco estis transdonita al la tri statoj nome krono, [[Senjoroj]], kaj [[Komunuloj]]<ref>Eccleshall, pp. ix, 21</ref> prefere ol sole en la krono. Konservativismo iĝis marĝenigita dum la longa periodo de [[ŭigo]]-potencpreno en la [[18-a jarcento]].
Konservativuloj tipe vidas [[Richard Hooker]] (1554-1600) kiel la fonda patro de konservativismo, kune kun la [[Markizo de Halifakso]] (1633-1695), [[David Hume]] (1711-1776) kaj [[Edmund Burke]] (1729-1797). Halifakso antaŭenigis pragmatismon en registaro, dum Hume kverelis kontraŭ politika [[raciismo]] kaj utopiismo
Baldaŭ post la morto de Burke en 1797, konservativismo estis revivigita kiel ĉeftendenca politika forto kiam la ŭig-liberaloj suferis serion de internaj separiĝoj. Tiu nova generacio de konservativuloj derivis sian politikon ne de Burke sed de sia antaŭulo, la Vicgrafo Bolingbroke, kiu estis jakobito kaj tradicia konservativulo, malhavante la simpatiojn de Burke por ŭigec-politikoj kiaj ekzemple la katolika emancipiĝo kaj la [[usona sendependeco]] (fame atakita fare de [[Samuel Johnson]] en "Taxation No Tyranny"). En la unua duono de la 19-a jarcento ekzistis multaj gazetoj, revuoj, kaj ĵurnaloj antaŭenigantaj obeemajn aŭ dekstrulajn sintenojn en religio, politiko, kaj internaciaj aferoj. Burke malofte estis menciita sed [[William Pitt]] (1759-1806) estis evidenta heroo. La plej elstaraj ĵurnaloj estis ''The Quarterly Review,'' La Jarkvarona Revuo, fondita en 1809 kiel kontraŭpezilo al ''Edinburgh Review'', de la ŭig-liberaloj kaj la eĉ pli konservativa ''Blackwood's Edinburgh Magazine''. Sack trovas ke La Jarkvarona Revuo antaŭenigis ekvilibran kanningitan konservativismon; estis neŭtrala pri katolika emancipiĝo kaj nur iom kritika kontraŭ Nekonformisman Opozicion; ĝi kontraŭbatalis [[sklaveco]]n kaj apogis la nunajn pormalriĉajn leĝojn. Ĝi estis "ofensiva imperiisto." La alta hierarkiularo de la [[Eklezio de Anglio]] legis la ''Orthodox Churchman's Magazine'' kiu estis same malamika al judoj, katolikoj, jakobenoj, metodistoj, kaj unitaraj reprezentantoj. Ankrite ĉe la ultraj konservativuloj estis ''Blackwood's Edinburgh Magazine'', kiu staris firme kontraŭ katolika emancipiĝo, kaj preferis sklavecon, malmultekostan monon, merkantilismon, la navigadajn leĝojn, kaj la [[Sankta Alianco|Sanktan Aliancon]].<ref>J.J. Sack, "The Memory of Burke and the Memory of Pitt: English Conservatism Confronts Its Past, 1806-1829," ''Historical Journal'' (1987) 30#3 pp. 623-640; [http://www.jstor.org/stable/2639162 in JSTOR]; quote on p 627</ref>
|