Kontraŭforto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
:''La 12-a jarcento de la nordfranca frua gotiko estas rigardebla kiel tiu de la elprovado de la konstruteĥniko. Esence temas pri tio, kiel eble plej bone arĥitekto povas agi kontraŭ la volbopremo sur la altajn navomurojn je kreska altpremo de la spaca interno. [...] La specife gotika solvo estas, ke ĉiuj apogaj punktoj por la muro estas metitaj eksteren, [...] La teĥnika aparato, kiun la gotiko malvolvis por tio, nomiĝas <kontraŭforto>. [...] La historio de la malferma apogarko klare instruas, ke unue la ideo de la gotika spacinterno al si atingis respekton, nur poste estis konsultata la konstruteĥniko, por doni al la katedrala halo la necesan materialan stabilecon ekde ekstere.''<ref name="Jantzen 85">Citaĵo laŭ Hans Jantzen: ''Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs Chartres, Reims, Amiens'', ''Gotische Raumidee und Strebewerk'', Rowohlt, 1957/1968, p. 85</ref>
El la „necesa materiala stabileco“ evoluis en la 13-a jarcento variaj artaj elformaĵoj. Ekestis spaciostrukturo, kiu „ kundifinas la efikon de la ekstera konstruo de la katedralo“<ref name="Jantzen 85" />, kiu „ĉirkaŭmantelas la kernan konstruaĵon kiel travidebla kovro.“<ref name="Jantzen 91">Citaĵo laŭ Hans Jantzen: ''Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs Chartres, Reims, Amiens'', Rowohlt, 1957/1968, p. 91</ref>
== Evoluo ==
La malferma kontraŭforta ŝtona trabaro kun apogarkoj libere streĉitaj super la flanknavoj estis evoluanta en gotika arĥitekturo paŝo post paŝon kaj laŭgrade elformiĝis. Por forkonduki volban ŝovon kaj ventan ŝarĝon sur la apogpilastrojn enigitajn en la ekesteraj muroj, oni komence starigis transversajn murojn supre de la bendarkoj de la flanknavaj volboj, ekzemple en la katedralo de [[Durham]].<ref name="Binding Strebewerk" /> Tiuj ĉi restis nevideblaj sub ties tendtegmentoj. En la 12-a jarcento ankaŭ la volboj de la flanknavaj galerioj utilis por la apogo de la meznavo.<ref name="Binding Strebewerk" />
== Referencoj ==
<references />