Konservativismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 70:
 
Kontraste al paleokonservativuloj, libervolismaj konservativuloj apogas striktajn malkontrolemajn politikojn kiel ekzemple [[libera komerco]], opozicio al iu nacia banko kaj opozicio al komercaj regularoj. Ili estas impete malfavoraj al pormediaj regularoj, entreprena sociala bonfarto, [[subvencio]]j, kaj aliaj areoj de ekonomia interveno.
 
===Imposta konservativismo===
[[Image:TeaPartyByFreedomFan.JPG|thumb|Manifestacio de Impostopagantoj al Vaŝingtono: konservismaj protestantoj ĉe Pennsylvania Avenue, Vaŝingtono.]]
Imposta konservativismo estas la ekonomia filozofio de prudento en registarelspezoj kaj ŝuldo.<ref>{{cite book |url=http://books.google.com/books?id=B10JkvO82x8C&pg=PA109 |title=Correctional Organization and Management: Public Policy Challenges, Behavior, and Structure |first=Robert M. |last=Freeman |publisher=Elsevier |year=1999 |page=109 |isbn=978-0-7506-9897-9}}</ref> [[Edmund Burke]], en siaj ''[[Pensoj pri la Revolucio en Francio]]'' (''Reflections on the Revolution in France''), argumentis ke registaro ne havas la rajton prizorgi supren grandajn ŝuldojn kaj tiam ĵeti la ŝarĝon sur la impostopaganto.
 
Plej konservativuloj kredas, ke la registara agado ne povas solvi la sociajn problemojn, kiaj malriĉeco kaj senegaleco. Multaj kredas, ke la registaraj programoj kiuj celas havigi servojn kaj oportunojn por malriĉuloj fakte kuraĝigas dependecon kaj malpliigas memfidon. Plej konservativuloj kontraŭas afirmativan agadon ĉe politikoj, tio estas, politikoj pri dungado, edukado, kaj aliaj areoj kiuj celas koutraŭagadi pasintan diskriminadon per speciala helpo al membroj de malavantaĝitaj grupoj. Konservativuloj kredas, ke la registaro ne devas doni specialan traktadon al unuopuloj baze sur grupa identeco.
 
Multaj konservativuloj, speciale en Usono, kredas, ke la registaro ne devas ludi ĉefan rolon en la regulado de negocoj kaj administrado de la ekonomio. Ili tipe kontraŭas klopodojn por trudi altajn impostojn kaj por redistribui la enspezojn por helpi la malriĉulojn. Tiaj klopodoj, ili argumentas, ne ĝuste premias la homojn kiuj enspezis sian monon danke al pena laboro.
 
== Vidu ankaŭ ==