Transcendentalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
== Transcendentalo laŭ skolastikuloj kaj kantismo ==
Evidente la du nocioj malsamas: laŭ la unuaj temas pri kategorio de la scio-sistemado de la menso kun fundamento en la realo, dum laŭ dua temas pri deviga funkcio tra kiu la menso igas ebla la organizado de la scio. Laŭ skolastikuloj spaco kaj tempo estas realaj sendepende de la homa sperto dum en la filozofiaj skoloj dependantaj de kantismo oni diskutas ĉu la spaco kaj tempo estas realaĵoj aŭ aprioraĵoj de la menso.
 
== Transcendetaloj laŭ Sankta [[Tomaso de Akvino]] ==
Ili estas kvar kaj distingiĝas kaj transcendas la kategoriojn (nome, ekzemple, la substanco, la kvalito, kvanto, ago...). Fakte, la karakterizoj estas superaj dividoj de la esto, nome ili subdividas la eston, tio estas ili inkluzivas entaĵon '''A''' en determinita [[Aro (matematiko)|aro]] (se X estas ŝtono, tiam ĝi apartenas al la aro de la substancoj, se '''A''' estas pezeco de ŝtono tiam ĝi apartenas al la kvalitoj...). <la kvar estas:
 
=== Uno ===
Ĉiu esto estas unu ankaŭ se unuigaĵo de diversaj elementoj. Intuicie oni komprenas ke se ĉesas tiu unueco la esto ne plu individue ekzistas. Tiu ero de la tuto, se disigita el ĝi fariĝas siavice uno.
 
=== Vero ===
La vero prezentas du signifojn, du alirojn:
#''logika'', kiu estas la adekvatigo de la menso al la ento konata (kio povas esti ''akte'' ne tute konata sed, ''potence'', estas tute konebla. Tiu logika adekvatigo estas propra de ĉiu realo pro kio oni rajtas diri ke veras la transcendentala principo: (latine, la lingvo de Tomaso) ''ens et verum konvertuntur'': esto kaj vero samestas.
#''ontologia'', kiu interesas la dian menson, nome adekvatigo de la aĵo al la kreinta menso, en kiu estas konata la estontaj realigaĵoj de la dotito de [[libera volo]]. Sed tiu adekvatigo ne estas spertata de la homa menso.
 
=== Bono ==
La ''bono'' estas trascendentalo multfaceta:
#1 ''bono'' estas kio multevaloras, kio do devus esti objekto de senegoisma komplezo kaj kio amata nature ekscitas amon kaj admiron. Do la ''bono estas est(aĵ)o, do bono estas amebla.'' La motivo, kroma, diras Tomaso, kuŝas en la fakto ke ĉio kreita de Dio ne povas esti nebona (vidu [[Genezo]]n ĉap. 1)
#2 ''bono'' estas kio altvaloras kaj tial devus altiri (sed tio ne ĉiam okazas). Oni pensu pri braveco, lerteco ktp. Do, la bono estas entaĵo admirinda.
#3 ì''bono'' estas kio kontentigas-ĝuigas. Bono, do, estas ''entaĵo dezirebla.''
 
Pro tiuj kialoj, precipe pro la unua, oni ne povas ne konkludi ke la bono kaj la ento koincidas.
 
=== Belo ===
Belo aludas al tio kio subiĝas je admiro, miro kaj komplezo; estas kio meritas esti aprezata ne pro ĝia utileco sed pro ĝia valoro (kiel oni vidas, la belo estas, iamaniere, formo de bono: temas pri la bono sinrivelanta).
 
Rekvizitoj de la belo , la ''pulkrum'' laŭ Tomaso, estas tri:
#1 la ''claritas'', nome kelkaj identeco kaj determinateco de la aĵo, kelka ĝia konebleco (la samon teoriis Schopenhauer) ĉar aĵon el si mem nekoneblan oni ne komprenas, kaj se oni ne kopmrenas ĝi ne povas plaĉi.
#2 ''integritas'', nome kompleteco, integreco de ĝiaj partoj kiuj varias laŭ la propraĵo de ĉiu ento.
#3 ''la ''debita proporcio'', nome la proporcio inter la partoj de la aĵo konsiderita. Se la ''Davido'' de [[Mikelanĝelo]] havus la kapo eta kiel juglando ĝi altirus la atenton nur pro ridindeco.
 
Se tiuj karakterizoj de la entoj estas objektivaj, ili estas aspektoj de la aĵoj sendepende de nia juĝo. Do, la belo estas objektiva kaj ne subjektiva. Kio estas subjektiva estas nia percepto pri la belo, kiu determinas la diferencon de nia estetikaj juĝoj (kiuj tamen, eble, neniam estas kompletaj: estas tiu kiu, antaŭ certaj admirindaj kaj altiraj pejzaĝoj, ilin ne trovas belaj?).
 
== Bibliografio ==