Historio de Svedio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 36 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q201350)
Linio 4:
Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ [[800]] kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado.'
 
La sveda regno formiĝis dum la [[12-a jarcento]]. Ĝis la [[16-a jarcento]] la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la [[14-a jarcento]] Svedio, [[Norvegio]] kaj [[Danio]] estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris [[Finnlando]]n. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la [[16-a jarcento]].

Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ [[Balta maro]] – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la [[18-a jarcento]]. La [[Sveda Konstitucio de 1772]] ekvalidiĝis kiel reago al puĉo fare de la reĝo [[Gustavo la 3-a (Svedio)|Gustavo la 3-a]].
 
Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ [[Rusio]] en [[1808]]-[[1809]] Svedio devis forlasi Finnlandon. La [[Svedio-Norvegio|unio]], en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde [[1814]], dissolviĝis en [[1905]]. Svedio partoprenis nek en la [[unua mondmilito|unua]] nek en la [[dua mondmilito]], kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en [[1945]]. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En [[2001]] la [[politikaj partioj en Svedio|partioj]] de la [[Riksdagen|parlamento]] komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio”.