Fiŝoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
Linio 95:
Multaj fiŝoj posedas [[Sensa sistemo|sensorganojn]] tre disvolvigitajn. Preskaŭ ĉiuj tagaj fiŝoj havas [[okulo]]jn tre bone disvolvigitajn kiuj kaptas la [[koloro]]n same kiel la [[Homo sapiens|homaj estaĵoj]]. Multaj fiŝoj havas ankaŭ specialajn ĉelojn konatajn kiel kemiriceviloj kiuj estas responsaj de la [[Senso|sentoj]] de [[gusto]] kaj [[flaro]]. Kvankam disponas el [[orelo]]j en siaj kapoj, multaj fiŝoj ne [[Percepto|perceptas]] bone la [[sono]]jn. Tamen, la plej parto de fiŝoj havas sensajn ricevilojn kiuj formas la [[flankolinio]]n. La flankolinio permesas multajn fiŝojn detekti mildajn fluojn kaj vibraĵojn, same kiel senti la movadon de iliaj eventualaj predoj aŭ de aliaj proksimaj fiŝoj.<ref name="Encarta 99"> Orr, James, 1999, Fish, Microsoft Encarta 99</ref> Kelkaj fiŝoj, kiaj ŝarkoj aŭ [[Siluroformaj|siluroj]], havas organojn kiuj perceptas malaltajn nivelojn de [[elektro]]. <ref>Albert, J.S. kaj W.G.R. Crampton, 2006, Electroreception and electrogenesis, paĝoj 431-472, The Physiology of Fishes, 3a eldono D.H. Evans kaj J.B. Claiborne, CRC Press isbn=0849320224 angla.</ref> Aliaj kiaj la [[Electrophorus electricus|elektrangilo]], povas produkti sian propran elektron.
 
La fixsoj orientiĝas uzante punktojn de referenco kaj povas uzi mensajn mapojn de rilatoj geometriaj baze sur multopajn signalojn aŭ simbolojn. En studoj faritaj al fiŝoj en [[labirinto]]j, oni konstatis, ke fiŝoj uzas rutine la spacan memoron kaj kaj la vidan difinigon.<ref> http://web.archive.org/web/20110706211428/http://juls.sa.utoronto.ca/Issues/JULS-Vol2Iss1/JULS-Vol2Iss1-Review3.pdf Appropriate maze methodology to study learning in fish, PDF, Journal of Undergraduate Life Sciences, alirita la 25an de septembro de 2009, angla.</ref>
 
==Evoluo==