Katedralo de Canterbury: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 5:
=== Historio de la antaŭaj preĝejoj ===
[[dosiero:Canterbury - Vierungsturm der Kathedrale von Canterbury.jpg|eta|Navkruca turo de la katedralo de Canterbury]]
En la jaro 597 misiistoj venis el Romo al Canterbury. Benediktana monaĥo [[Aŭgusteno de Canterbury]] sukcesigis la mision kaj estis poste konsekrata kiel ĉefepiskopo. Li tenis ĉi tiun postenon ĝis sia morto en la jaro 603. Oni konstruis katedralon, kies restaĵoj troviĝis dum riparlaboroj en 1993 sub la plankoplatoj malmetitaj por la muntado de subplanka hejtsistemo, inter ili restaĵoj el romia epoko. Ekde ĉi tiu tempo Canterbury estas sidejo de ĉefepiskopo. En 950 ĉefepiskopo [[Sankta Oda de Canterbury|Odo]] renovigis la konstruaĵon. La preĝejo forbrulis mallonge post la normana konkero en 1067. Post tio ekestis dum pluraj jarcentoj tio, kio nun estas videbla: tre komplika kaj vastspaca formitaĵo el [[Romaniko|romanikaj]], [[Gotika arĥitekturo|frugotikaj kaj malfrugotikaj]] partoj. Jam rigardo sur la planon supozigas malunuecan konstruhistorion.
La konstruo komenciĝis en 1067 sub [[Lanfranc]], konfidulo de [[Vilhelmo la Konkerinto]]. Tiam la preĝejo havis nur ''unu'' [[transversa navo|transversan navon]], al kiu sin alligis [[ĥorejo]] kun tri [[absido]]j.
Poste, en la jaroj post 1096 sub [[Anselmo de Canterbury]] (1093–1109) okazis pligrandigo de la orienta konstruaĵoj. La iama triabsida ĥorejo estis anstataŭata per plua [[laŭlonga navaro|laŭlongnava]] parto kun aparta, orienta transversa navo kaj longa ĥorejo kun [[ĥorĉirkaŭirejo|ĉirkaŭirejo]] kaj [[absidokapelo]]j, kiu estis plialtigata super [[kripto]] (1110–1130). Aldoniĝis du okcidentaj turoj kaj [[navokruciĝo|navkrucoturo]]. La pliampleksigon komence respondecis [[prioro]] Ernulfo (1096–1107). La konstruado finiĝis sub prioro Konrado 1108–1126, la konsekrado okazis en 1130. De ĉi tiu konstruaĵo konserviĝis la kompleta kripto kun siaj aloj kaj la subkonstruaĵoj de la du orientaj turoj, la teretaĝo de la ĉirkaŭmuroj de la iamaj ĥorejaj flanknavoj, de la du aloj de la orienta transversa navo kun siaj okcidente alligitaj ŝtuparturoj kaj la oblikve staraj tanĝaj kapeloj de la ĉirkaŭirejo (Hürlimann, p. 13).
En 1170 oni ĉi tie murdis la [[ĉefepiskopo de Canterbury|ĉefepiksopon de Canterbury]], [[Thomas Becket]], kiu poste sanktiĝis. Post ĉi tiu fiago Canterbury fariĝis la plej fama pilgrimejo de Anglujo.
En 1174 la ĥorejo el 1130 forbrulis. Per la novkonstruo komenciĝis la gotika arĥitekturo en Anglujo. Oni venigis el [[Normandujo]] la konstrumajstron de la [[katedralo de Sens]], [[Vilhelmo de Sens]]. La komencon de gotika konstruarto en Anglujo ĝenerale oni supozas per la orienta finkonstruo de la katedralo de Canterbury en 1175, la vere angla gotiko tamen, la [[angla frugotiko]], komenciĝis en 1180 per la konstruo de la [[katedralo de Wells]] kaj en 1192 per la [[katedralo de Lincoln]].
== Referencoj ==
<references />
|