Katedralo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
Vidindaj en la navo estas la okcidentaj fenestroj. Tiuj ĉi vitraloj devenas el la 12-a jarcento kaj montras 13 figurojn el la [[genealogio]] de Jesuo Kristo. Krom tio oni vidas ok reĝojn el la mezepoko kaj super tiuj la dek du apostolojn.
=== Kriptoj ===
La ''okcidenta kripto'' ekestis komence de la 12-a jarcento. Tie estas videbla muro devenanta de la antaŭa preĝejo el la jaro 1077. Ekde tie oni ankaŭ povas enpaŝi en la trezorejon, kie troviĝas arĝentaĵoj kaj oraĵoj.
 
En la ''orienta kripto'' troviĝis post lia morto en la [[relikvo]]j de [[Thomas Becket]]. Ekde 1220 ili estis en kesto ene de la Kapelo Sankta Triunuo, ĝis kiam en 1538 [[Henriko la 8-a (Anglujo)|Henriko la 8-a]] detruigis ĝin. La kvinnava kripto apartenis al la konstrupartoj devenantaj ankoraŭ de la romanika preĝejo el la fino de la 11-a jarcento.
=== Turo ===
La [[turo]] de la katedralo staras sur la [[navokruciĝo]] kaj nomiĝas laŭ la sonorilego troviĝanta en ĝi ''Bell Harry''. La konstruo komenciĝis en 1494 kaj daŭris ĝis finfaro en 1504. La volbo bildigas blazonojn de personoj kontribuintaj por la konstruo de la turo. Estas aparte Kardinalo John Morton kaj prioro Thomas Goldstone.
 
== Referencoj ==